close
Saltu al enhavo

12 simioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
12 simioj
filmo
Originala titolo 12 Monkeys
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 27 dec. 1995, 21 mar. 1996, 1995
Ĝenro malutopia filmo, novnigra filmo, postapokalipsa filmo
Kameraado Roger Pratt
Reĝisoro(j) Terry Gilliam
Produktisto(j) Charles Roven
Scenaro David Webb Peoples  Janet Peoples  Chris Marker
Filmita en Baltimore  Montrealo  Filadelfio  Musée Gustave Moreau
Loko de rakonto Baltimore Filadelfio
Muziko de Paul Buckmaster
Rolantoj Bruce Willis  Brad Pitt  Madeleine Stowe  Frank Gorshin  Christopher Plummer  Christopher Meloni  David Morse  Jon Seda  Vernon Campbell  LisaGay Hamilton  Simon Jones  Carol Florence  Bill Raymond  Matt Ross  Stephen Bridgewater  Richard Stanley  Roger Pratt  Annie Golden
Produktinta firmao Universal Studios
Honorigoj premio Ora Globo de la plej bona subtena vira aktoro Saturn Award for Best Science Fiction Film
IMDb
vdr

12 simioj (origina titolo angle 12 monkeys, anglalingva prononco: ​[twɛlv mˈʌŋkiːz]) estas usona sciencfikcia filmo de 1995 reĝisorita de Terry Gilliam. Ĝi kategoriiĝas en la ĝenrojn de malutopia, novnigra kaj post-apokalipsa filmo. La franca mallonga filmo La Jetée de Chris Marker el 1962 servis kiel ŝablono por la scenaro, kiu siavice estis adaptita de la klasika filmo Vertigo de Alfred Hitchcock. Por ambaŭ ĉefaj aktoroj, Bruce Willis kaj Brad Pitt, la filmo markis gravan paŝon al esti rekonata kiel karaktera aktoro en arte postulemaj verkoj. Brad Pitt akiris pro sia ludo de la freneza Jeffrey Goines en la filmo 12 Simioj la premion Golden Globe same kiel Oscar-premion.

Laŭ propra aserto, Terry Gilliam mem vidis la filmon La Jetée unuafoje nur ĉe la premiero de 12 Simioj kiam ĝi estis montrita kiel antaŭa, enkonduka filmo.[1] La produktantoj de "12 simioj", decidante fari la projekton, aĉetis la rajtojn pri "La Jetée" de Chris Marker. Terry Gilliam rakontis ke li renkontis la kolegon Chris Marker poste en festivalo en Finnlando, kiun Aki Kaurismäki gastigas. La du reĝisoroj matenmanĝis kune kaj Terry Gilliam priskribis Chris Marker kiel "impresan personecon, aspektas kiel ano de la Fremdula Legio, tre alta, tre sportema, tre trankvila sed fakte tre amuza".[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo 12 Monkeys germane.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]