close
Saltu al enhavo

Alessandro Zanardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alessandro Zanardi
Persona informo
Alessandro Zanardi
Naskiĝo 23-an de oktobro 1966 (1966-10-23)
en Bolonjo
Morto 1-an de majo 2026 (2026-05-01) (59-jaraĝa)
en Padovo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Alessandro Zanardi
Profesio
Okupo aŭtosportisto
manbiciklanto
piloto de F1
paralimpika atleto
televida prezentisto
sportisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alessandro “Alex” ZANARDI, itala prononco [ˈaːleks dzaˈnardi] (naskiĝis la 23-an de oktobro 1966 en Bolonjo; mortis la 1-an de majo 2026 en Padovo) estis itala atleto kaj televida prezentisto. Li aktivis en aŭtosporto, ŝosea biciklado per manbiciklo kaj triatlono.[1] Li estis iama Formulo 1-ŝoforo, dufoja CART- ĉampiono (1997, 1998), kaj kvarfoja ĉampiono de la Someraj Paralimpikoj de 2012 kaj 2016).

De 1991 ĝis 1999, li konkuris en 41 Grandpremioj kiel parto de la Formulo Unu Monda Ĉampioneco. Li gajnis la Champ Car Ĉampionecon kaj en 1997 kaj en 1998. En 2001, li suferis gravan akcidenton dum Champ Car-vetkuro ĉe la Lausitzring kaj poste perdis ambaŭ krurojn. Inter 2005 kaj 2009, Zanardi revenis al aŭtosporto, konkurante por BMW en la Monda Turisma Aŭto-Ĉampioneco (WTCC). En 2012, li gajnis du paralimpikajn orajn medalojn en manbiciklado. En 2016, li gajnis unu oran kaj unu arĝentan medalojn.

Zanardi komencis vetkuradon en kartingo kiam li estis 13-jaraĝa. Li konstruis sian unuan kartingilon el la radoj de rubujo kaj tuboj de la laboro de sia patro kiel tubisto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]