Moresnet neŭtrala
| Neŭtrala Moresneto | ||||||||||||||||||||||||
| Origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| eo Neŭtrala Moresneto fr Moresnet Neutre de Neutral-Moresnet li Neutraal Moresent nl Neutraal Moresnet | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
| kunposedaĵo • neutral territory • pridisputata teritorio | ||||||||||||||||||||||||
| Geografio
| ||||||||||||||||||||||||
| Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||
Areo: |
3,6 km² | |||||||||||||||||||||||
| Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
||||||||||||||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||
Franca franko kaj aliaj | ||||||||||||||||||||||||
La Amikeja Marŝo | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||

Moresneto neŭtrala aŭ Neŭtrala Moresnet (en la germana iame ankaŭ Altenberg, en Esperantio ankaŭ foje Amikejo[2]) estis, de 1816 ĝis 1919, malgranda kvazaŭ-"lando" (ĉefurbo: Moresnet), kun teritorio de ĉirkaŭ 3,5 km² (333 ha), inter la nuna Belgio kaj Germanio kun kontaktopunkto en Nederlando (iam la kvarlanda landlimo). Ĝia teritorio estis duoble pli granda ol Monako kaj sep fojojn pli granda ol Vatikano.
Ĝi situas proksimume 7 km sudokcidenten el Akeno (de: Aachen), kie hodiaŭ situas la municipo Kelmis/La Calamine, rekte sude de la intersekco de la germanaj, belgaj kaj nederlandaj landlimoj sur Vaalserberg.
Ĝi ekzistis entute 104 jarojn (de 1816 ĝis 1920) nur ĉar ĝiaj du grandaj najbaraj landoj ne konsentis pri kiu posedu ĝin. Tiel, ili decidis igi ĝin neŭtrala teritorio dividante la regadon egale.
Neŭtrala Moresnet, projekto de esperanto-ŝtato
[redakti | redakti fonton]Wilhelm Molly, la ĉefa kuracisto de la zinkminejo, inspirita de Gustave Roy, ambaŭ framasonoj, celis sur la teritorio Neŭtrala Moresnet krei la unuan Esperanto-ŝtaton[3]. Ili volis kombini neŭtralan lingvon kun la neŭtraleco de Neŭtrala Moresneto.
La 'kvazaŭ mikroŝtato' estis multflanke vere unika: pro sia sennacieco kaj neŭtraleco, ĝi konis nek juĝistan povon, nek balotojn, nek militservon. Eble ne estis koincido, ke Neŭtrala Moresneto kiu restis kuriozaĵo laŭ internacia juro kaj revis pri internacia kompreniĝo fine de la 19-a jarcento fariĝis la adoptita hejmo de la esperanto-komunumo[3].
Inter januaro kaj marto 1908 pli ol cent kvindek internaciaj gazetoj raportis, ke la disputita areo fariĝus Esperantoŝtateto[4]. Tio ne vere realiĝis, sed iel ĝi fariĝis la Monako de la Nordo[5].
Amikejo
[redakti | redakti fonton]



Wilhelm Molly, la ĉefa kuracisto de la zinkminejo, provis sur la teritorio Neŭtrala Moresnet krei la unuan Esperanto-ŝtaton[3]. Wilhelm Molly estis inspirita de franca esperantisto Gustave Roy, ambaŭ framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua Esperanta regno, nomata "Amikejo"[7][8]. Amikejo estis proklamita en aŭgusto 1908, sed daŭris nur kelkajn tagojn, ĉar nek Belgio nek Prusio rezignis siajn rajtojn. Tiam la estro de la teritorio (regiono) estis urbestro.
Dum la Unua Mondmilito tiun teritorion ekokupis Germanio kaj nur la postmilita Traktato de Versajlo de la 28-a de junio 1919 finis la "provizoran neŭtralecon" centjaran, decidante ke Neŭtrala Moresnet apartenos al Belgio. Germanio reaneksis la lokon dum la Dua Mondmilito, sed ĝi reapartenis al Belgio ekde 1944. Nuntempe, ĝi estas parto de la municipo Kelmis/La Calamine en la Germanlingva Komunumo de Belgio.
Himno "Amikayo"
[redakti | redakti fonton]La proponita himno estis samnoma marŝo en Esperanto, sed kun adaptita ortografio: "Amikayo".
Ekapero
[redakti | redakti fonton]Dum Kongreso de Vieno de 1815, la eŭropa landodivido estis ja redesegnita por kongrui la novan politikan potenco-distribuon. Unu el tiuj limoj ŝanĝindaj estis inter la nova Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj kaj Prusio. Ambaŭ konsentis plejparte ĉar la landlimo sekvis malnovajn liniojn, sed ĉirkaŭ Moresnet estis problemo. Inter la vilaĝoj Moresnet kaj Neu-Moresnet (poste alinomate Kelmis/La Calamine), aperis la valora zinkominejo Altenberg (germane) / Vieille Montagne (france). Dum la kulmino de industriigo, la zinko estis uzata por multegaj tegmentoj en Parizo kaj eksportita al tuta Eŭropo[3].
Ambaŭ regnoj emis inkluzivi ĝin en siajn respektivajn teritoriojn, kaj interkonsentis en 1816: vilaĝo Moresnet mem estu nederlanda, Neu-Moresnet estu parto de Prusio kaj la minejo kaj vilaĝo Kelmis (france La Calamine) ĉirkaŭ ĝi iĝu, provizore, neŭtrala teritorio administrata kune de ambaŭ regnoj.
La nova teritorio havis pli-malpli triangulan formon. La bazo estis la ĉefa ŝoseo de Akeno al Lieĝo. La minejo estis tuj norde el la ŝoseo. Apude du rektaj linioj iris norden konverĝee ĝis sekco sur Vaalserberg. Kiam Belgio akiris sendependecon el Nederlando en 1830, la lando en la nederlanda flanko ŝanĝis al belga rego, kaj tiel Belgio transprenis kunadministron, kvankam Nederlando neniam cedis formale la regon pri Moresnet. Komence, la teritorio estis regata de du respektivaj reĝaj komisaroj, sed poste oni koncedis al Moresnet pli da aŭtonomio, establante urbestron kaj dekopan konsilion. La urbestro (kaj ŝtatestro) estis nomumita de la du komisaroj.

La vivo en Neŭtrala Moresneto estis regata de la zinkominejo, la ĉefa dungejo, loganta multajn laboristojn el la najbaraj landoj aldone al la "indiĝenoj", kvankam la tuta loĝantaro de Moresneto neniam atingis kvin milojn. Esti "neŭtrala" teritorio havis plurajn bonajn efikojn. Inter ili malgrandaj impostoj, la neekzisto de tarifoj pri importo el la najbaraj landoj kaj malaltaj prezoj kompare al eksterlandaj. Pluraj servoj kiel poŝto estis dividitaj inter Belgio kaj Prusio (komparu kun Andoro). La indiĝenoj rajtis elekti kies militservon kaj jurisdikcion (ref ?. Krome, la moresnetanoj, foje nomataj neŭtralanoj[5], estis konsiderataj senregnanoj kaj ne rajtis havi propran armeon.
Turismo kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]El lingvoturisma vidpunkto ne ankoraŭ ekzistas infrastrukturo[9] en Kelmis, kvankam jam tie estas verda vojo por promenantoj kaj biciklantoj inter la stratoj Bambuschstrasse (Moresnet) kaj la vojeto proksime de la Hagenfeuerstrasse ambau alireblaj ekde la Lütticher Strasse[10]. En 1908, periodo de la UK en Dresden, ĉirkaŭ 3,5% (140 personoj) parolintus la lingvon Esperanto en la teritorio Moresnet neŭtrala[5].
Ekzistas Youtube-filmeto en Esperanto : "Vizito de Kelmis (Amikejo)" - la urbeto en Neŭtrala Moresnet[11].
En la regiono de Moresnet troviĝas turismejo nomata (antaŭ la Unua Mondmilito) la kvarlanda punkto (germane : Vierländerblick), sed nuntempe nomata 'trilanda punkto'[4] (germane : Dreiländereck)[4][12] La granda ŝoseo (Lütticher Strasse) inter Aachen (Akeno) kaj Liège (Lieĝo), estis konsiderata kiel la suda limo de la iama Neŭtrala Moresnet, nun sur la teritorio de la municipo Kelmis (fr : La Calamine[13]).
En 2013, okazis en Moresnet FESTO (Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita), junulara Esperanto-renkontiĝo organizata de la Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO).
En 2025 esperantistoj komencis iniciaton renomi la Vaalserberg ĉe la iama kvarlanda punkto al 'Monto Zamenhof', por atentigi pri la historion de la proponita Esperanto-ŝtato Amikejo kaj por honori la fondinton de la lingvo, L. L. Zamenhof[14]. Moresnet neŭtrala estis tiutempe speciala subjekto de internacia juro. En 1908 Zamenhof favoris la kreon de Esperanto-ŝtato en neŭtrala Moresnet, sed la belgaj esperantistoj forte kontraŭis[15]. .
En la tempo de Neŭtrala-Moresnet oni povis aŭskulti en la stratoj, en la kafejoj kaj en la vetludejo la francan, la nederlandan, la germanan, la ripuaran (lokan dialekton), la Kelmisan "Platt" proksime al kelkaj limburgaj nederlandaj dialektoj, kiun eblas klasifiki nek kiel germanan nek kiel nederlandan, la usonanglan[5], la rusan (fare de militkaptitoj dum la unua mondmilito), la italan kaj laste sed ne balaste ankaŭ Esperanton[4].
Muzeo "Vieille Montagne"
[redakti | redakti fonton]La muzeo "Vieille Montagne" (Malnova Monto)" anstataŭas la iaman (kaj fermitan) muzeon pri la valo de la rivero Gueule.
La nova muzeo Vieille Montagne rakontas la historion pri zinkminejoj en nia regiono kaj ĝiaj politikaj, sociaj kaj ekonomiaj konsekvencoj. Oni tie malkovras la nekredeblan historion de la neŭtrala teritorio de Moresnet (1816-1919) kaj la kreon de la anonima societo "Vieille Montagne". Unu el la ĉambroj estas dediĉita al geologio kaj ekologiaj konsekvencoj de minado.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Estas ankaŭ ĉambro en kies angulo troviĝas vortludo per kuboj, sonbendo, tekstoj kaj fotoj kiuj rilatas al la iama Amikejo kaj la lingvo Esperanto:
La muzeo estas malfermita de merkredo ĝis sabato de la 13-a horo ĝis 17-a horo kaj dum la 1-a kaj 3-a dimanĉo de la monato de la 10-a horo. ĝis la 17-a horo.

Malapero de Neŭtrala Moresnet
[redakti | redakti fonton]
Kiam la minejo elĉerpiĝis en 1885, aperis duboj pri la pretervivo de Neŭtrala Moresneto. Pluraj ideoj estis proponitaj por pli aŭtonomigi ĝin: inter ili, kazino, kaj poŝtoservo kun propraj poŝtmarkoj, ideo malakceptita de la loka registaro. La plej rimarkinda iniciato venis de d-ro Wilhelm Molly (la mineja kuracisto), inspirita de Gustave Roy, ambaŭ framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua Esperanta regno, nomata "Amikejo". La proponita himno estis samnoma marŝo en Esperanto, kun adaptita ortografio: Amikayo. Amikejo estis proklamita en aŭgusto 1908, sed daŭris nur kelkajn tagojn, ĉar nek Belgio nek Prusio rezignis siajn rajtojn. En 1914 dum unua mondmilito, Germanio (heredanto de Prusio) invadis Belgion kaj aneksis Moresneton en 1915.
Traktato de Versailles
[redakti | redakti fonton]La postmilita Traktato de Versajlo (28-a de junio 1919) finigis la "provizoran neŭtralecon" centjaran, decidante ke la ŝtateto Neŭtrala Moresnet, kiun oni ofte komparas kun ia Monako aŭ Liĥtenŝtejno, apartenos al Belgio ekde la 20-a de januaro 1920, dato de validiĝo de la Traktato[17]. Germanio reaneksis la lokon dum la dua mondmilito, sed ĝi reapartenis al Belgio ekde 1944. Nuntempe, ĝi estas parto de la municipo Kelmis/La Calamine en la belgaj germanlingvaj Orientaj Kantonoj.
Ekspozicio
[redakti | redakti fonton]De la 4-a ĝis la 12-a de decembro 2021 estis en Maastricht, Nederlando, ekspozicio "Macht, Wellust en Zink" (Povo, volupto kaj zinko) kiu per historiaj dokumentoj kaj modernaj instalaĵoj (scenografio, dezajno, fotografiaĵoj, artaĵoj) rakontas la historion de la industria pejzaĝo kaj de Neŭtrala Moresnet. Okaze de tiu ekspozicio aperis samtitola libro en kiu estas kvinpaĝa ĉapitro pri Neŭtrala Moresnet aŭ Amikejo kaj la rolo de Esperanto en ĝi. La libro estas senpage elŝutebla ĉi tie (PDF). La direktoro de Bureau Europa kiu organizis la ekspozicion enkondukis la ekspozicion per jenaj vortoj: "Ĉi tiu ekspozicio rigardas al la evoluo de la unuaj industrioj en Eŭropo en kombinaĵo kun terpolitiko, la ambicio de eŭropa unuiĝo kiu tradukiĝas en Esperanto, la produktomerkatigo sekrete nutrite pere de la parizaj salonoj kaj la senfina instigo al novigo kiu kondukis al la zinkindustrio"[18].
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- (nederlanda) David van Reybrouck, Zink, De Bezige Bij, 2016, ISBN 978-90-596-5358-0..
- (germana) David van Reybrouck, Zink. Suhrkamp, Berlino 2017, ISBN 978-3-518-75176-3.
- (nederlanda) Moresnet, opkomst en ondergang van een vergeten buurlandje (Moresnet, leviĝo kaj subiro de forgesita najbara landeto, traduko al Esperanto bezonata[5]), Philip Dröge, Het Spectrum, 272 paĝoj, 2016, ISBN 9789000349609
- (nederlanda) De laatste Belgen. Een geschiedenis van de Oostkantons, Selm Wenselaers, Meulenhoff/Manteau (2008)
- Grüner Engel, Blaues Land (Blua lando), München: C.H. Beck, 2007. 204p. ISBN 9783406556173 Germanlingva romano en kiu Esperanto kaj la neŭtrala Moresnet ludas gravan rolon.
- (itala) Camilla Peruch, La lingua neutrale. Una voce fuori dal coro per ricostruire l'Europa, Vittorio Veneto, Kellermann, 2020, ISBN 8867670948.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Kiel Neŭtra Moresneto fariĝis Amikejo. Parizo, Librairie de l’Esperanto, 1908
- David van Reybrouck, "Zinko", Esperanto-traduko de Piet Buijnsters, 2017 (reviziita eldono[5]), eld. Internacia Esperanto-Instituto, 55 paĝoj, ISBN 978-90-805651-5-9). En la novelo "Zinko" David van Reybrouck per la nekredeblaj travivaĵoj de unu loĝanto, rakontas la rimarkindan historion de ĉi tiu landeto. Estante pli ol nura historia evento ĝi demandigas kion la grandskala historio faras al ordinaraj homoj.[19] En 2017 IEI eldonis la libron "Zinko", verkita de David van Reybrouck kaj tradukita al Esperanto de Piet Buijnsters.
- Ludoviko Karuzo: Amikejo, amuza dramo pri lingvaj problemoj en plurlingva urbo[20]
- Henk: Apud Slenaken iam estis Esperantoŝtato, revuo Sennaciulo, 56-a jarkolekto, n-ro 4(959), paĝo 29.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Van Reybrouck, David. (2018) Zink. De Bezige Bij. ISBN 9789403105604.
- ↑ (de) Amikejo Turo erzählt die Geschichte von Neutral-Moresnet (Amikejo Turo rakontas la historion de Neŭtrala Moresneto), BRF Nachrichten, la 26-an de aprilo 2024.
- 1 2 3 4 (de) Marc Reichwein, Das einzige Land der Welt, das Esperanto sprach, Welt, 06.03.2017
- 1 2 3 4 (nederlanda) Wim Meulenkamp, Het vierde land. Neutraal-Moresnet, vondeling van Europa (La kvara lando Neŭtrala-Moresneto, trovito de Eŭropo), Diĝita biblioteko por la nederlandaj literaturoj (DBNL).
- 1 2 3 4 5 6 Recenzo, N. Rasic, Iom rusta zinko, p. 210, Revuo Esperanto, UEA, n-ro 1328 (10) oktobro 2018.
- ↑ (germana) David Eagleman & Anthony Brandt, Kreativität, eld. Siedler, 2018, p. 116-117, ISBN 978-3-8275-0018-2
- ↑ (en) The Secret International Language: Esperanto Explained - TLDR News, video, 2:34 min
- ↑ (de) Sabine Weber, Amikejo, Ort der Freundschaft, Hörspiel und Feature, la 12-an de majo 2008.
- ↑ En 1978 je la rememoro de D-ro Wilhelm Molly okazis honoriga renkontiĝo kun monumenta ŝtono ĉe la protestanta tombejo de Neu-Moresnet. Ĉeestis ne nur esperantistoj sed ankaŭ eminentuloj de Kelmis kaj la pranevo de d-ro Molly.
- ↑ Noto : Mapo, Pré-RAVeL L39B Moresnet – La Calamine/Kelmis
- ↑
- ↑ Turismaj informoj de la municipo Gemmenich
- ↑
- ↑ “Monto Zamenhof”: iama kvarlanda punkto en Eŭropo ricevu novan nomon. Revuo Esperanto, 119-a jaro, n-ro 1410 (3), marto 2026, p. 54.
- ↑ (eo) Vaalserberg - Monto Zamenhof, Heroldo de Esperanto, n-ro 2373 (1:2026)
- ↑ Noto : Göhltalmuseum: Maxstrasse 9, Kelmis, fermita ĝis majo 2018 kun nova ekspoziciejo en Lütticher Strasse 208-288, Kelmis.
- ↑ (de, fr, nl, en) Neŭtrala Moresnet: speciala parto de Belgio (1816-1919), Belgisches Staatsarchiv
- ↑ (nl) Macht, Wellust en Zink - Het industriële landschap en de mythe van Moresnet, Bureau Europa, Platform voor architectuur en design, decembro 2022
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-30. Alirita 2017-12-30 .
- ↑ (eo, it, de) Projekto Amikejo kie elŝauteblas la dramo, Esperanto-klubo Sudtirolo, la 12-a de februaro 2011, alirita la 27-an de januaro 2017.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de regnestroj de Moresnet
- Wilhelm Molly
- Muzeo Vieille Montagne (parte kun Esperanto-heredaĵo)
- Kvarlanda punkto
- Ulrike Guérot
- David van Reybrouck
- Insulo de la rozoj (iama mikronacio esperantista)
- Romkerhall (en la Harco, Germanio)
- Esperanta Civito
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (germana) Filmita debato pri Amikejo kiel modelo de Eŭropa Respubliko aŭ Eŭropo de civitanoj (kun Valeska Peschke[d] Ulrike Guérot kaj Robert Menasse kaj aliaj), 2014
- (de) Die Botschaft von Amikejo Arkivigite je 2021-07-28 per la retarkivo Wayback Machine (tuta dosiero en PDF-formato)
- Ruben Mantels, Staatsvorming op postzegelformaat: miniland Moresnet, De Lage Landen, la 6-an de novembro 2016.
- Moresnet, artikolo en UEA Facila aperinta 2021-07.
- Kelmis - Amikejo, Mathieu Schrymecker, esperantista historiisto, gvidas nin tra Kelmis serĉe al iamaj konstruaĵoj pri Esperanto kaj Amikejo (Neŭtrala Moresneto). La filmon produktis la loka klubo Senlime. Alŝutita en 2013.
- (eo, nl) Moresnet kaj la Esperanta revo. Mallonga historio de Amikejo, la Neŭtrala Moresnet, surbaze de la esplorado de Philip Dröge. Kreita de Ivo Senden en 2021
- (eo) Klariga filmeto pri la diferenco inter mikronacio kaj mikrostato

