close
Saltu al enhavo

Bairda trogono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bairda trogono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Trogon
Specio: Bairda trogono T. bairdii
Trogon bairdii
(Lawrence, 1868)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bairda trogono (Trogon bairdii) estas mezgranda birdo el la familio de Trogonedoj. Ĝi estas unu el 24 trogonaj specioj de la tipa genro Trogon, la plej granda en la familio. Ĝi troviĝas en Kostariko kaj Panamo.[1] La specia epiteto estas honora al Spencer Fullerton Baird, fama natursciencisto de la 19a jarcento kiu iĝis unua kuratoro de la Smithsonian Institution.[2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La trogono de Baird estas kelkfoje traktata kiel samspecia kun unu aŭ ambaŭ el la verda trogono (T. viridis) kaj la blankavosta trogono (T. chionurus). Ili formas fratan grupon kun la nigrakapa trogono (T. melanocephalus) kaj la citreola trogono (T. citreolus). La trogono de Baird estas monotipa.[3][1]

La Baird-trogono estas 25 ĝis 28 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 95 g. La kapo de la masklo kaj plejparto de la brusto estas bluetnigraj kaj la cetero de la subaj partoj estas tre ruĝaj. Ĝi havas fortikajn helbluajn bekon kaj ringon ĉirkaŭ la okulo. La supraj partoj estas metalece bluverdaj kaj la flugiloj plejparte nigrecaj kun iom da blanko sur la ĉefaj plumoj. La supra flanko de la vostoplumoj estas verdec- ĝis violbluaj kun nigraj pintoj. Ilia malsupra flanko estas blanka kun nigraj pintoj. La ino anstataŭigas la bluon kaj verdon per malhela ardezkoloro supre kaj pli pala grizo en la gorĝo kaj brusto. La subaj partoj havas malpli da ruĝo kaj la malsupra flanko de la vosto estas strieca per nigra kaj blanka koloroj.[3]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La trogono de Baird troviĝas sur la pacifika deklivaro de Kostariko ekde proksimume la rivero Tárcoles suden, tuj en la provincon Ĉirikio de okcidenta Panamo. Ĝi ĉefe loĝas en la interna kanopeo de humida pluvarbaro, sed ankaŭ troviĝas ĉe ĝiaj randoj, en alta sekundara arbaro, kaj en ombra duonmalferma arbaro. Laŭ alteco ĝi varias de marnivelo ĝis 1 200 m.[3]

La trogono de Baird manĝoserĉas per akcipitrado por preni fruktojn kaj insektojn el foliaro kaj ankaŭ predas de la tero. Malgrandaj vertebruloj estas malgranda parto de ĝia dieto.[3]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La trogono de Baird reproduktiĝas inter aprilo kaj aŭgusto. Ili nestas en kavaĵo en la putriĝanta trunko de morta arbo. La ovodemetado estas de du ĝis tri ovoj; la kovado daŭras 16 ĝis 17 tagojn, kaj elnestiĝo daŭras ĉirkaŭ 25 tagojn post eloviĝo.[3]

La IUCN origine taksis la trogonon de Baird en 1988 kiel Minacatan, sed ekde 2004 ĝi klasifikis ĝin kiel Preskaŭ Minacatan. Ĝi havas malgrandan teritorion kaj perdas vivejon pro senarbarigo.[4] Ĝi estas plejparte limigita al protektitaj areoj en Kostariko kaj estas malofta en Panamo, kun malmultaj registroj en la 2000-aj jaroj.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
  2. Spencer Fullerton Baird, 1823-1887. Smithsonian History. Smithsonian Institution Archives. Alirita 24a de Aprilo, 2012 .
  3. 1 2 3 4 5 6 Collar, N. (2020). Baird's Trogon (Trogon bairdii), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 20an de Oktobro, 2021
  4. BirdLife International. (2022). Trogon bairdii”, IUCN Red List of Threatened Species 2022. Alirita 3a de Oktobro 2024..

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]