Bettignies
| Bettignies | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| komunumo en Francio limurbo | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Hauts-de-France | ||
| Departemento | Nord | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
| Kantono | Maubeuge-Nord | ||
| INSEE kodo | 59076 [+] | ||
| Poŝtkodo | 59600 | ||
| Urbestro | Michel Lefebvre | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 343 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 74 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 20′ N, 3° 58′ O (mapo)50.3344444444443.9713888888889Koordinatoj: 50° 20′ N, 3° 58′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 122 m - 158 m | ||
| Areo | 4,62 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Bettignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 265 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2004.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Bettignies estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 4,62 km², ĉe la vojo inter Villers-Sire-Nicole kaj Feignies.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 12-a jarcento skribeblis la vilaĝo laŭ diversaj manieroj : Bethignies, Betegnies, Betenies aŭ Biétignies.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Bettignies apartenas al la kantono Maubeuge-Nord, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.




