close
Saltu al enhavo

Biaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biaso
speco de eraro Redakti la valoron en Wikidata
kogna perspetivo
vdr
Interpretoj de la hazardaj padronoj de krateroj sur la Luno. Ofta ekzemplo de percepta biaso kaŭzita de vizaĝotrovemo (pareidolio).

Biaso, aŭ antaŭprefero, estas misprezento de mezuradotaksadrezultoj, kiu kondukas al ilia misinterpreto. Ekzemple, doni konscian aŭ senkonscian preferon al aparta vidpunkto (perspektivo) aŭ ideologio super aliaj alternativoj.

La termino "biaso" reprezentas larĝan kategorion de nocioj en logiko, ĝenerale signifante troigon favore al aŭ kontraŭ unu afero, persono aŭ grupo kompare kun alia afero, persono aŭ grupo, laŭ maniero konsiderata malĝusta aŭ maljusta.

Efektive temas pri estas intenco aŭ vidpunkto rilate al prezentado aŭ akcepto de partan perspektivon, ofte akompanata de malsukceso konsideri la eblajn avantaĝojn de alternativaj vidpunktoj. Biasoj akiriĝas implicite en kulturaj kuntekstoj. Homoj povas evoluigi biasojn rilate al individuoj, etnoj, nacioj, religioj, sociaj klasoj, politikaj partioj, teoriaj paradigmoj kaj ideologioj en sciencaj kampoj aŭ rilate al specioj.[1] Biaso signifas unupartia, malhavanta neŭtralan vidpunkton, aŭ ne gvidata de ordinara racio. Biaso povas manifesti sin en multaj formoj kaj estas asociita kun antaŭjuĝo kaj intuicio.

En scienco kaj teknologio, biaso estas sistema eraro. Statistika biaso rezultas de maljusta specimenigo de populacio, aŭ de taksadprocezo (proksimumado) kiu ne donas precizajn rezultojn averaĝe.[2] Sistema biaso estas kaŭzita de enkonstruita difekto en sistemo, kiu kreas biason (ekzemple, termostato, kiu ne estas ĝuste kalibrita, devios je fiksa nombro da gradoj). Rezulte, sistema biaso kaŭzas sistemajn erarojn. Ĉi tio kontrastas al hazardaj eraroj, kiuj ofte nuligas sin mem.

Ekzistas multaj faktoroj, kiuj povas krei biason. Dum la datenkolekta fazo, biaso povas ekesti el faktoroj rilataj al la mezurilotaksa ilo, faktoroj rilataj al la taksobjekto (persono, objekto, fenomeno, ktp.), faktoroj rilataj al la takssituacio, kaj la interagoj inter ĉiuj ĉi tiuj faktoroj.

Kogna kaj psikologia aspekto

[redakti | redakti fonton]

Unu el la eblaj kaŭzoj de biaso en homa percepto kaj pensado estas skemoj. Skemoj helpas personon kompreni la mondon efike surbaze de ilia pasinta sperto kaj ebligas al ili trakti la superŝarĝon de informo el la ĉirkaŭaĵo fronte al la problempunkto (d:Q18210350) de homa pensado.[3] La problempunkto kreiĝas ĉar mallongdaŭra memoro (d:Q18599) povas enhavi pli-malpli sep unuojn da informo samtempe dum nur mallonga tempo. Skemoj influas pensadon per funkciado kiel filtrilo por atentaj mekanismoj, kiuj kutime permesas nur al informoj, kiuj kongruas kun ili, esti registritaj en la menso kaj trairi la enkodigan procezon en longdaŭra memoro (d:Q18601). Ne nur tio, sed ili ankaŭ influas la amplekson kaj manieron de rehavigo de tiu informo. Rezulte, ili havas reziston al kontraŭdiraj informoj kaj emon instigi konduton, kiu kondukos al ilia konfirmo.[3]

Oni diras, ke iu estas influita de biaso, se ties juĝo estas influita de biaso ĝis la punkto, ke ties vidpunktoj ne povas esti perceptitaj kiel neŭtralaj aŭ objektivaj, sed kiel subjektivaj. Biaso povas, ekzemple, igi personon akcepti aŭ malakcepti la veron de specifa aserto, ne pro la forto de la argumentoj, el kiuj ĝi konsistas, sed ĉar ĝi estas kongrua aŭ malkongrua kun ties antaŭkonceptitaj ideoj. Ĉi tio nomiĝas konfirma biaso. En praktiko, biaso ofte devenas de senkonscia prefero flanke de la persono, kiu estas petita decidi aŭ mediacii pri iu afero pro persona intereso.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1978) “Speciesism and the Idea of Equality”, Philosophy 53 (204), p. 247–256. doi:10.1017/S0031819100016582. 170331649.
  2. (2016) “What have we learned? Insights from a decade of bias research”, The APPEA Journal 56 (1), p. 435. doi:10.1071/aj15032.
  3. 1 2 Baron, R. A., and Byrne, D. (2000). Social psychology. Boston: Allyn and Bacon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]