close
Saltu al enhavo

Bornholm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bornholm
FlagoBlazono
insulo [+]

ŜtatoDanio

SituoBalta Maro
- koordinatoj55° 8′ N, 14° 55′ O (mapo)55.12714.914Koordinatoj: 55° 8′ N, 14° 55′ O (mapo)
Plej alta punktoRytterknægten [+]

Akvokolektejo588,36 km² (58 836 ha) [+]
Areo588,4 km² (58 840 ha)

Loĝantaro44 936 (1995)
Poŝtkodo3700 [+]

Bornholm (Danio)
Bornholm (Danio)
DEC
Map
Bornholm

Vikimedia Komunejo:  Bornholm [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Bornholm [bɔʀnˈhɔlʔm], normdane: [b̥ɒnˈhʌlˀm] estas rokoza insulo en la Balta Maro, inter Svedio kaj Pollando; ĝi estas dana teritorio en tiuj orientaj provincoj, kiujn alie regas Svedio. La flago (neoficiala, iomete ŝerce uzata) kaj la dialekto indikas tion.

Bornholm distancas ĉirkaŭ 150 km de la dana ĉefurbo Kopenhago, sed nur ĉirkaŭ 40 km de la sveda bordo. Pro sia distanco al la cetera Danio ĝi foje aperas sur mapoj de Danio en aparta kadro. Komunume apartenas al ĝi la insuletoj Christiansø, Frederiksø kaj Græsholm.

Ĉefaj entreprenoj sur la insulo estas perargila potfarado, horloĝego-, lakto- kaj fromaĝoproduktado, kaj fiŝado. Somere gravas la turismo.

Eksaj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Ekde administra reformo de 2007, la tuta insulo estas unusola administra komunumo. La plej grandaj eksaj komunumoj de Bornholm, ordigitaj laŭ sia loĝantaro je 2006-01-01, estis:

Urbo Loĝ.
Rønne14.043
Nexø3.772
Aakirkeby[1]2.169
Hasle1.796
Allinge-Sandvig1.795
Svaneke1.176
Tejn1.046
Urbo Loĝ.
Snogebæk793
Gudhjem788
Nyker754
Klemensker708
Muleby578
Østermarie543
Årsdale503
Urbo Loĝ.
Lobbæk366
Balka300
Østerlars283
Pedersker278
Vestermarie268
Listed239
Nylars231

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. aŭ Åkirkeby

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.