close
Saltu al enhavo

Digalbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Digalbulo
Ĉe Novo Mundo, Mato Grosso, Brazilo
Ĉe Novo Mundo, Mato Grosso, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Galbuledoj Galbulidae
Genro: Galbulo Galbula
Specio: Digalbulo G. dea
Galbula dea
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Alcedo dea Linnaeus, 1758

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Digalbulo[1]Paradiza jakamaro[2] (Galbula dea, laŭ kio ankaŭ Dia galbulo) estas neotropisa birdospecio el la familio de la galbuledoj kaj unu el la dek specioj de la genro Galbula. Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Ekvadoro, Gujanoj, Peruo, kaj Venezuelo.[3][4]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Digalbulo estis formale priskribita en 1758 de la sveda natursciencisto Karolo Linneo en la deka eldono de lia verko Systema Naturae. Li klasifikis ĝin kune kun la alcionoj en la genron Alcedo kaj kreis la dunoman nomon Alcedo dea.[5][6] Linneo bazis sian priskribon sur la "swallow-tail'd king-fisher" (hirundvosta alciono), kiun la angla natursciencisto George Edwards priskribis kaj ilustris en 1743 en sia plurvoluma verko A Natural History of Uncommon Birds. Edwards ekzamenis specimenon kolektitan en la nederlanda kolonio Surinamo.[7] La ​​paradiza galbulo nun estas unu el dek specioj apartenantaj al la genro Galbula, kiun en 1760 enkondukis la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson.[8] La genronomo Galbula devenas de la latina vorto galbula, kiu signifas malgrandan flavan birdon. La specia epiteto dea estas latina vorto signifanta "diino".[9]

Oni agnoskis jenajn kvar subspeciojn:[8]

  • G. d. dea (Linnaeus, 1758) – Venezuelo, Gujanoj kaj Brazilo (norde de Amazono)
  • G. d. amazonum (Sclater, PL, 1855) – norda Bolivio kaj sudokcidenta Brazilo
  • G. d. brunneiceps (Todd, 1943) – orienta Kolombio, orienta Peruo kaj okcidenta Brazilo
  • G. d. phainopepla (Todd, 1943) – centra okcidenta Brazilo

Komence de la 20-a jarcento, la paradiza jakamaro estis metita en la monotipan genron Urogalba, sed ekde la mezo de la jarcento ĝi apartenas al Galbula.[10] Eble la subspecioj fakte estas klinaj variaĵoj.[4]

Ilustraĵo de Keulemans

La paradiza jakamaro longas 25,5 ĝis 34 cm kaj pezas 25 ĝis 32,5 g. Ĉe ambaŭ seksoj de la nomiga subspecio, la verto estas malhelbruna kaj la ceteraj supraj partoj estas brilnigraj. Ili havas blankajn gorĝon kaj supran bruston; la ceteraj subaj partoj estas nigretaj. La aliaj subspecioj diferencas iel. Ĉe G. d. amazonum la verto estas pli hela kaj la blanka gorĝo pli vasta, kaj G. d. phainopepla similas al ĝi. Ĉe G. d. brunneiceps la verto estas pli hela kaj la supraj partoj havas bronz-verdecan brilon.[4]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Digalbulo troviĝas tra plimulto de la Amazona Baseno. La subspecioj distribuiĝas jene:[4]

  • G. d. dea: el supra valo de rivero Orinoko en suda Venezuelo orienten tra la Gujanoj kaj en Brazilo norde de la rivero Amazono.
  • G. d. amazonum: nordcentra Brazilo suden ĝis nordo de la subŝtato Mato Grosso kaj norda Bolivio.
  • G. d. brunneiceps: sudorienta Kolombio, orientaj Ekvadoro kaj Peruo, kaj okcidenta Brazilo sude de Amazono kaj okcidente de la rivero Negro.
  • G. d. phainopepla: okcidenta Brazilo sude de Amazono kaj okcidente de la rivero Madeira.

La Paradiza jakamaro ĉefe loĝas en arbaroj de terra firme, várzea kaj savano, kaj primaraj kaj sekundaraj. Ĝi troviĝas ankaŭ en sekaj arbaroj kaj galeriaj arbaroj. Ĝi plej ofte videblas ĉe arbarrandoj aŭ en malfermaj lokoj, kiel ekzemple arbaraj maldensejoj kaj lokoj kun falintaj arboj, sed malofte en la arbara interno. Malkutime por jakamaro, ĝi plej ofte vidiĝas en la kanopeo anstataŭ en la meza arbartavolo. Ĝi plej ofte troviĝas sub alteco de 500 m, sed loke ĝi aperas ĝis alteco de 1 100 m.[4]

La dieto de la paradiza jakamaro konsistas ĉefe el lepidopteroj, odonatoj, dipteroj kaj himenopteroj, sed ĝi kaptas ankaŭ aliajn flugantajn insektojn. Ĝi ripozas sur elstaraj branĉoj – sola, en paroj aŭ en malgrandaj grupoj – kaj ekflugas por kapti sian predon. Foje ĝi aliĝas al miksspeciaj birdaroj serĉantaj manĝaĵon en la kanopeo.[4]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Oni vidis paron da paradizaj jakamaroj elfosi nestotruon en arba termitejo, kaj oni ofte vidis parojn proksime de tiaj nestoj. Neniuj aliaj informoj pri la reprodukta fenologio de la specio estas registritaj.[4]

La IUCN klasifikis la paradizan jakamaron kiel specion "malplej zorgigan".[11] Ĝi varias de malofta ĝis ofta tra sia disvastiĝa areo kaj estis registrita en multaj protektataj areoj. "Ne estas konataj tujaj minacoj, sed ĝenerala detruo de vivejo verŝajne plu malpliigas la populaciojn."[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV NPIV Alirita la 8an de aŭgusto 2026.
  2. Ornitologia taksonomio.
  3. IOC World Bird List (v 11.1) (Januaro 2021). Alirita 14a de Januaro, 2021 .
  4. 1 2 3 4 5 6 7 8 Tobias, J., T. Züchner, T.A. de Melo Júnior, G. M. Kirwan, kaj A. Bonan (2020). Paradise Jacamar (Galbula dea), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 11an de Majo, 2021
  5. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  6. (1948) Check-List of Birds of the World 6. Harvard University Press.
  7. Edwards, George. (1743) A Natural History of Uncommon Birds 1. London: Printed for the author at the College of Physicians.
  8. 1 2 Jacamars, puffbirds, barbets, toucans, honeyguides. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (Decembro 2023). Alirita 16a de Junio 2024 .
  9. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n169/mode/1u169], [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n131/mode/1u131]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  10. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 19a de Januaro 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. Alirita la 19an de Januaro, 2021
  11. BirdLife International (2016). Galbula dea”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22682221A92936005.en. Alirita 7a de Oktobro, 2023..

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]