close
Saltu al enhavo

Dupropilamino

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dupropilamino
Kemia formulo
C6H15N
Dupropilamino
Plata kemia strukturo de la
Dupropilamino
Tridimensia kemia strukturo de la
Alternativa(j) nomo(j)
  • N, N-Dupropilamino
  • Propilpropanamino
CAS-numero-kodo142-84-7
ChemSpider kodo8562
PubChem-kodo8902
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora brulema likvaĵo
Molmaso101,193g mol−1
Denseco0,738 g/cm−3[1][2]
Fandpunkto-63°C [3][4]
Bolpunkto108,8°C [5][6]
Refrakta indico 1,4035
Ekflama temperaturo3,9°C [7][8]
SolveblecoAkvo:35 g/L
Memsparka temperaturo260°C [9]
Mortiga dozo (LD50)925 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH225, H302, H312, H314, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P301+317, P301+330+331, P302+352, P302+361+354, P303+361+353, P304+340, P305+354+338, P316, P317, P321, P330, P362+364, P363, P370+378, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

DupropilaminoC6H15N estas kemia kombinaĵo rezultanta el interagado de la propanolo kun amoniako en ĉeesto de katalizilo. Dupropilamino estas sekundara amino, senkolora, brulema, alte toksa likvaĵo uzata en kemiaj sintezoj. Ĝi estas solvebla en akvo, etanolo, propilena glikolo, kloroformo kaj eteroj.

Dupropilamino estas produktata per reakcio inter propanolo kaj amoniako super senhidratiganta katalizilo ĉe alta temperaturo kaj premo. Alternative, propanolo kaj amoniako povas esti kombinitaj kun hidrogeno per senhidrogeniga katalizilo. En ĉiu kazo, la rezulta miksaĵo de primaraj, sekundaraj kaj terciaraj aminoj povas esti apartigitaj per kontinua distilado kaj ekstraktado (Schweizer kaj aliaj, 1978). Dupropilamino estas natura komponanto de legomoj, fiŝoj, fruktoj kaj aliaj manĝaĵoj (Mohri 1987) kaj de tabakproduktoj (WHO 1987). Ĝi ankaŭ troviĝas en la homa urino (Audunsson 1988), kloakaĵaj lagunoj (Guzewich et al 1983) kaj en la aero de kelkaj laborejoj (Simon kaj Lemacon 1987).

Dupropilamino uzatas en la fabrikado de kaŭĉukaĵoj kaj kiel peraĵo en la manufakturado de herbicidoj. Dupropilamino ankaŭ estas utiligita en la purigado de perfluoraj kunmetaĵoj por konverti la nekomplete fluorigitajn malpuraĵojn al solidoj kiuj tiam estas forigitaj per filtrado.

Reakcio 1

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de dupropilamino per traktado de amoniako kun propanolo:

2 propanolo +amoniako dupropilamino + 2 akvo

Reakcio 2

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de dupropilamino per traktado de dukloramino kun propano:

2 propano +dukloramino dupropilamino + 2 klorida acido

Reakcio 3

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de dupropilamino per traktado de amoniako kun propila klorido:

2 propila klorido +amoniako dupropilamino + 2 klorida acido

Reakcio 4

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de dupropilamino per traktado de amoniako kun propanalo:

2 Propanalo + amoniako dupropilamino + 2 akvo

Reakcio 5

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de dupropilamino per traktado de ureo kun kloropropano:

2 kloropropano +ureo dupropilamino +kloramino + klorida acido

Reakcio 6

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de dupropilamino per hidratigado de la dupropilureo en ĉeesto de natria hidroksido:

dupropilureo +natria hidroksido + akvo dupropilamino +natria bikarbonato +amoniako

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Guidechem
  2. Chemblink
  3. Chemical Book. Arkivita el la originalo je 2022-04-27. Alirita 2022-04-27 .
  4. Molbase. Arkivita el la originalo je 2022-04-27. Alirita 2022-04-27 .
  5. Chemsrc
  6. Chemindex
  7. Chemnet
  8. Chembk
  9. Merck Millipore