Gyula Csikai
Aspekto
| Gyula Csikai | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 31-an de oktobro 1930 en Tiszaladány |
| Morto | 19-an de aprilo 2021 (90-jaraĝa) |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | fizikisto politikisto |
Gyula Csikai [djula ĉikai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csikai Gyula (malofte P. Csikai Gyula) estis hungara fizikisto, profesoro, rektoro, vicministro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1985), membro de Academia Europaea.
Gyula Csikai naskiĝis la 31-an de oktobro 1930 en Tiszaladány kaj mortis la 19-a de aprilo 2020.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Csikai frekventis universitaton en Debrecen inter 1948-1953. Li ekhavis postenon en instituto pri atomoj, kiu estis filio de MTA. En 1967 li ekinstruis en la universitato de Debrecen, kie li estis rektoro inter 1981-1986. Li okupiĝis ĉefe pri atomoj, neŭtronoj, nukleoj. Lia edzino estas same fizikisto. Li ricevis diversajn premiojn inter 1957-2005.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Photographic Evidence for the Existence of the Neutrino (1957)
- Observation of the (n, He3) Reaction (1965)
- Magreakciók kísérleti vizsgálata 14 MeV körüli neutronokkal (1968)
- A gyors neutron adatok és a fúziós reaktorok (1987)
- Improved Gas-cell D-D Neutron Sources (1994)
- Activation Cross-sections of Long-lived Products of Proton-induced Nuclear Reactions on Zinc (2005)

