Idith Zertal
Aspekto
| Idith Zertal | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Idith Zylbertal |
| Naskiĝo | 12-an de novembro 1945 (80-jaraĝa) en Ein Shemer |
| Lingvoj | hebrea |
| Ŝtataneco | Israelo |
| Alma mater | Universitato je Tel-Avivo |
| Familio | |
| Frat(in)o | Adam Zertal (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | historiisto universitata instruisto tradukisto ĵurnalisto politikisto |
Idith ZERTAL (naskita la 12-an de novembro 1945 en la kibuco Ein Shemer, en la mandato de la Ligo de Nacioj por Palestino (Mandata Palestino)) estas israela historiisto. Ŝi estas konsiderata unu el la Novaj israelaj historiistoj.[1]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Idith Zertal studis ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Ŝi laboris kiel ĵurnalistino. Zertal fariĝis profesorino pri historio ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Ŝi havis vizitantajn profesorecojn ĉe la Universitato de Bazelo, la Universitato de Ĉikago, kaj la École des Hautes Études en Sciences Sociales en Parizo.
Idith Zertal publikigis hebreajn tradukojn de la filozofiaj taglibroj de Hannah Arendt. Ŝi kritikas la instrumentigon de la Holokaŭsto en politiko de Israelo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- From Catastrophe to Power: The Holocaust Survivors and the Emergence of Israel, Berkeley, University of California Press, 1998, (ISBN 0520215788)
- Israel's Holocaust and the Politics of Nationhood, Cambridge, Cambridge University Press, 2005, (ISBN 0521850967)
- Lords of the Land: The War Over Israel's Settlements in the Occupied Territories, 1967-2007, kun Akiva Eldar,[2][3] New York, Nation Books, 2007, (ISBN 1568583702)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Idith Zertal. Alirita 30 May 2019 .
- ↑ "Lords of the Land - Idith Zertal and Akiva Eldar - Books - Review", The New York Times, 14 October 2007. Kontrolita 30 May 2019.
- ↑ "Lords of the Land: The War Over Israel's Settlements in the Occupied Territories, 1967-2007", Foreign Affairs, 28 January 2009. Kontrolita 30 May 2019.

