Jerry Garcia
| Jerry Garcia | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Jerome John Garcia |
| Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1942 en San-Francisko |
| Morto | 9-an de aŭgusto 1995 (53-jaraĝa) en Lagunitas-Forest Knolls |
| Mortokialo | korinfarkto kaj diabeto |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | San-Franciska Arta Instituto Analy High School (en) Balboa High School (en) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Carolyn Garcia (en) |
| Okupo | |
| Okupo | gitaristo diskografa artisto filmreĝisoro rokmuzikisto kantaŭtoro banĝisto komponisto kantisto muzikisto |
| TTT | |
| Retejo | https://jerrygarcia.com/ |
Jerome John GARCIA (n. la 1-an de aŭgusto 1942 - m. la 9-an de aŭgusto 1995) estis usona muzikisto, kiu estis la ĉefa gitaristo kaj kantisto de la rokmuzika grupo Grateful Dead.
Garcia famis pro sia muzika kaj teknika kapablo, precipe pro sia lerteco ludi diversajn instrumentojn kaj subteni longajn improvizojn. Garcia kredis, ke improvizo forprenas streĉon de lia ludado kaj permesas al li fari tujdecidojn, kiujn li ne estus intence farinta. Dum intervjuo en 1993 por Rolling Stone, Garcia rimarkis, ke « miaj propraj preferoj estas por improvizado, por inventado dum mi ludas ».
Poste, Garcia luktis kontraŭ diabeto. La 10-an de julio 1986,[1] li eniris diabetan komaton kaj preskaŭ mortis. Kvankam lia ĝenerala sano iom pliboniĝis post la okazaĵo, li daŭre suferis pro obezeco, tabakfumado kaj longdaŭraj dependecoj pri heroino kaj kokaino.[2][3] Li restis en kalifornia drogrehabilitejo kiam li mortis pro koratako en aŭgusto 1995.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Jerry Garcia Triumphantly Returns Following Life-Threatening Coma, On This Day In 1986. Live for Live Music (15-a de decembro 2024). Alirita 21-a de aprilo 2025 .
- ↑ The Grateful Dead. Rock and Roll Hall of Fame Inductees. The Rock and Roll Hall of Fame and Museum, Inc. (1994). Alirita April 25, 2007 .
- ↑ Stratton 2010
- ↑ Stratton 2010: «Jerry Garcia, blankbarba gvidanto de la rokbando de la 1960-aj jaroj, la Grateful Dead, mortis hieraŭ en drogrehabilita centro. La 53-jara eks-hipio, kiu fondis la bandon antaŭ 30 jaroj, estis trovita morta de konsilisto en Serenity Knowles, loĝa drogtraktada centro proksime de lia hejmo en Marin County, Kalifornio».

