close
Saltu al enhavo

Lebap

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lebap
provinco de Turkmenio [+]

LandoTurkmenio

ĈefurboTürkmenabat
- koordinatoj39° N, 63° O (mapo)3963Koordinatoj: 39° N, 63° O (mapo) [+]
Akvokolektejo93 730 km² (9 373 000 ha) [+]
Areo93 730 km² (9 373 000 ha) [+]
Loĝantaro1 447 298 [+] (2022)

HorzonoUTC+05:00 [+]
Poŝtkodo746100 — Туркменабат [+]
ISO 3166-2TM-L

Lebap (Turkmenio)
Lebap (Turkmenio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Lebap Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La provinco Lebap (turkmene Lebap welaýaty, ruse Лебапский велаят) estas unu el la kvin provincoj (Welayatlar) de Turkmenio. Ĝi situas en la nordoriento de la lando, ĉe la landlimo kun Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas Türkmenabat (en cirila alfabeto, nun malkutima por skribado de la turkmena Түркменабат, antaŭe Ĉarĝu; turkmene Chärjew, ruse Чарджо). Ĝi kovras areon de 93 730 kvadrataj kilometroj, kaj havas iom pli ol 1 400 000 loĝantojn - tute konkrete, laŭ la censo de 2022 temis pri 1 447 298.

Ene de ĝi troviĝas la biosfera dezerta rezervejo Repetek kaj la natura rezervejo Kugitang, kie troviĝas la plej alta monto de la lando, Airababa kun 3 137 metroj da alteco.