Liaso
Aspekto
| Liaso | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| serio geologia epoko | |||||
| Komenco | 201300 000 jaroj "a.K.E." vd | ||||
| Fino | 174100 000 jaroj "a.K.E." vd | ||||
| Antaŭe | Supra Triaso vd | ||||
| Poste | meza ĵurasio vd | ||||
| |||||
Liaso, ankaŭ nomata Frua Ĵurasio, estas epoko en la geologia historio de Tero kaj parto de Ĵurasio. Ĝi etendiĝas de -200 al -176 milionoj da jaroj (aŭ Ma) kaj ĝia komenco estas markata de la formorto Triasa-Ĵurasa (199,6 Ma).
Liaso dividiĝas al kvar aĝoj:
| (183,0 ± 1,5 - 175,6 ± 2,0 Ma) | |
| (189,6 ± 1,5 - 183,0 ± 1,5 Ma) | |
| (196,5 ± 1,0 - 189,6 ± 1,5 Ma) | |
| (199,6 ± 0,6 - 196,5 ± 1,0 Ma) |
Vivaj estaĵoj
[redakti | redakti fonton]Tiu epoko estis tiu de la Amonitoj, maraj Kapopieduloj kies ŝelo evoluis tiel rapide, ke oni uzas ilin por datigi la rokajn tavolojn en kiu ili fosiliiĝis. En maro vivis ankaŭ la Fiŝosaŭroj, Plesiosaŭroj kaj Elasmosaŭroj.
Surtere vivis la famkonataj dinosaŭroj kaj Saŭropodoj.

