Marc-Antoine Charpentier
Aspekto
| Marc-Antoine Charpentier | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1642 en Parizo |
| Morto | 24-an de februaro 1704 (61-jaraĝa) en Parizo |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Reĝlando Francio |
| Memorigilo | |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto kantisto koreografo orgenisto |
| Verkoj | Venez divin Messie Te Deum |
Marc-Antoine CHARPENTIER [mark-antŭan ŝarpantje], (ĉirkaŭ 1640 - 1704) estas franca muzikisto naskita en Parizo. Unue studento de Giacomo Carissimi, li fariĝis kapelmajstro en Parizo ĉe la Kolegio de la Jezuitoj kaj poste en la Sainte-Chapelle. Li skribis dekojn da religiaj kaj liturgiaj muzikaĵoj, motetoj, oratorioj, mesmuzikaĵoj, operoj.
Unu el liaj verkoj estas aparte fama (Te Deum), ĉar ĝia komenca parto servas kiel oficiala muziko de la eŭropaj televid-elsendoj "Eŭrovido".

Asteroido 9445 Charpentier estis nomita en memoro de lin.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj pri li en retejo de la franca ministerio pri kulturo Arkivigite je 2018-10-17 per la retarkivo Wayback Machine france
- orkestra prezento de la antaŭludo (Prelude) de la komponaĵo Te Deum, himno de la televida unio "Eŭrovido" en la retejo YouTube
- la sama melodio interpretata per orkestro de mandolinoj, gitaroj kaj kontrabasoj

