close
Saltu al enhavo

Munsala

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Munsala
la loka luterana kirko
la loka luterana kirko
la loka luterana kirko
eksa komunumo de Finnlando (1975)
vilaĝo
komunumo (1974) Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Finnlando
Provinco Ostrobotnio
Komunumo Nykarleby
Malaperinta en 1975
Demografio
Geografio
Geografia situo 63° 27′ N, 22° 26′ O (mapo)63.45333322.436944Koordinatoj: 63° 27′ N, 22° 26′ O (mapo) [+]
Munsala (Finnlando)
Munsala (Finnlando)
DEC
Situo de Munsala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Munsala [+]
vdr

Munsala estas eksa komunumo de Finnlando en la nuna ordinara provinco Ostrobotnio. La komunumo apartenis al gubernio Vaasa. Munsala, Jeppo kaj Kampara komunumo de Nykarleby estis ligita al Nykarleby en komenco de la jaro 1975. En 1974 Munsala havis 2416 loĝantojn. La terareo estis 263,0 km². 98,4 % el la loĝantoj estas svedlingvaj. Tamen Munsala estas finnlingva nomo. Ĝi estas tia nomo, kiu estas natura kaj facila en la ambaŭ lingvoj. Tial Munsala, alimaniere ol multaj aliaj lokoj en Finnlando, ne ricevis svedlingvan nomon, kvankam la svedoj transloĝiĝis tiel. Munsala svediĝis lingve kaj etne en la 14-a jarcento. Ĝi situas sur marbordo de Kvarken. La loka porvirina nacia vestaro estas unu el la plej konataj naciaj vestaroj en Finnlando. Ĝi estis desegnita kiel modeloj konsiderante la vestaĵon de la gastigantinoj de finn-svedaj kamparaj domoj en Ostrobotnio en la 19-a jarcento. Ĝin konatigis ekzemple Ida Asplund, kiu ankaŭ en Helsinko prefere uzas ĝin. Grizŝtona kirko de Munsala estas el la jaro 1792. La kirkon planis C. F. Adelcreutz. La orgeno de la kirko estas la plej malnova plu uzata kirkorgeno en Finnlando.

Munsalaradikalismo

[redakti | redakti fonton]

Munsalaradikalismo (svede munsalaradikalismen, finne munsalaradikalismi) estis dum vintra kaj daŭriga milito fenomeno, kie multaj svedlingvaj ostrobotnianoj, speciale munsalaanoj, eskapis el la milito. En la fenomeno estis miksita pacifismo, baptisma kristanismo kaj forta finn-sveda naciismo. Iuj eskapintoj eskapis al Svedio, iuj eĉ al Usono. Iuj neniam reiris al Finnlando. La fenomeno estis tipa ĵus al ostrobotniaj finn-svedoj: ĝi ne aperis eĉ je sudaj svedlingvaj finnlandanoj.

la loka baptista kunvenejo (svede Munsala baptistförsamling)