close
Saltu al enhavo

Ningde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ningde
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 352000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 146 789  (2020) [+]
Loĝdenso 234 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 40′ N, 119° 31′ O (mapo)26.661666666667119.52277777778Koordinatoj: 26° 40′ N, 119° 31′ O (mapo) [+]
Areo 13431,98 km² (1343198 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ningde (Ĉinio)
Ningde (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Ningde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ningde [+]
vdr

Ningde (per ĉina skribo 宁德市, kun tonsignoj Níngdé estas prefektura (triaranga) milionurbo, ankaŭ marhaveno en provinco Fuĝjano en Ĉinio.

Urbopanoramo en Ningde

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektura loĝantaro estis 3146789 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La milionurbo kuŝas en montaro laŭ la Orientĉina Maro. Signifa administra teritorio estas Fudin. La sidejo de Fuĝjano Fuĝoŭo troviĝas 70, Nanping 134, Ŝanhajo 540, Pekino 1497 km laŭ [rompita ligilo]. La prefekteja urbo administras 1 distrikton, 2 urbojn, 6 guberniojn kaj ankaŭ 124 urbetojn.

La konata historio de Ningde datiĝas jam ekde 282, sed pli frue arkeologoj trovis restaĵojn jam el la paleolitiko. Ekde la menciita 282 pluraj dinastioj regis ĉi tie. En la 20-a jarcento la areo apartenis al pluraj administraj unuoj.

Ningde estas produktanto de multaj nemetalaj mineralaj rimedoj, kiel granito kaj bazalto, sed la riĉaj akvoenergiaj resursoj donas eblecojn al la metalurgiaj industrioj. Tio helpas la ŝipkonstruan industrion, krome estas ankaŭ produktoj de baterioj fare de CATL. Nuklea centralo nuntempe konstruiĝas proksime. La varma kaj humida klimato kun fekunda tero helpas la agrikulturon. La plej gravaj produktoj estas fungoj kaj teoj, krome oni kultivas pomojn, ĉinajn kaŝtanojn, prunojn, persikojn, liĉiojn kaj longanojn. En la montara parto estas forstado, ankaŭ bambuoj. La marborda industrio estas la fiŝkaptado.

Universitato
Stacidomo

En 2008 oni establis universitaton surbaze al altlernejo.

La prefekturbo estas bone alirebla ĉefvoje kaj trajne. En 2020 la 379-kilometra fervojo ekfunkciis.

La prefektejo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen, foje tifonoj okazas. La jara averaĝa temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 17-24 °C. Jare averaĝe pluvas 2 005 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter februaro-septembro pli multe.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Bildoj pri Ningde
Vojo en Ningde
Panoramo
Kovrita ponto
Konstruaĵo por radio kaj televido
Hotelo