Norda Karelio

| Norda Karelio | ||
|---|---|---|
| Provinco | ||
| Flago | Blazono | |
| provinco de Finnlando [+] | ||
| Lando | Finnlando | |
| Ĉefurbo | Joensuu | |
| - koordinatoj | 63° N, 30° O (mapo)6330Koordinatoj: 63° N, 30° O (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 22 903,22 km² (2 290 322 ha) [+] | |
| Areo | 22 903,22 km² (2 290 322 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 161 418 [+] (31-a de decembro 2025) | |
| Denseco | 7,05 loĝ./km² [+] [+] | |
| Horzono | Orient-Eŭropa Horzono [+] | |
| ISO 3166-2 | FI-13 | |
![]() |
||
| Norda Karelio | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Norda Karelio (finne Pohjois-Karjala) estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Orienta Finnlando, kaj antaŭe estis propra gubernio de 1960 ĝis 1997. NLaŭ la stato de 2025 en la provinco vivis 161 418 loĝantoj sur areo de 22 903,22 kvadrataj kilometroj (el tio 17,6 % estas akvo), kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². Inter la loĝantoj 98,4 % parolas la finnan kaj 1 % la rusan.
Hodiaŭ, la nomo de la provinco povas ŝajni stranga, ĉar la loĝantaro estas plejparte de savo-deveno. La dialektoj ankaŭ estas plejparte savo-dialektoj. La klarigo estas, ke en la 17-a jarcento, biskopo Johannes Gezelius la Juna volis devige luteranigi la loĝantojn. La plimulto de la loĝantoj de la regiono, kiuj estis plejparte ortodoksaj kareloj, fuĝis orienten. Savo-homoj translokiĝis anstataŭe.
Historie, kiel la nomo indikas, la teritorio estis parto de la historia finna regiono Karelio, kies plej granda parto kadre de la Vintra Milito de novembro 1939 ĝis marto 1940 estis konkerita kaj prenita de Sovetunio.
En 1960 - 1997 ekzistis ankaŭ Gubernio Norda Karelio.
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]Norda Karelio havas 13 komunumojn, el kiuj kvin estas urboj (per dikaj literoj).
- Heinävesi
- Ilomantsi
- Joensuu
- Juuka
- Kitee
- Kontiolahti
- Lieksa
- Liperi
- Nurmes
- Outokumpu
- Polvijärvi
- Rääkkylä
- Tohmajärvi
Iamaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Kiihtelysvaara ligita al Joensuu en 2005
- Tuupovaara ligita al Joensuu en 2005
- Värtsilä ligita al Tohmajärvi en 2005
- Eno, ligita al Joensuu en 2005
- Kampara komunumo de Nurmes, ligita al Nurmes en 1974
- Kesälahti, ligita al Kitee 2013
- Korpiselkä, plejparto el la areo cedita al Sovetunio 1940 kaj 1944, alia parto ligita al Tuupovaara post la milito
- Pyhäselkä, ligita al Joensuu en 2013
- Pälkjärvi, plejparto el la areo cedita al Sovetunio 1944 kaj 1944, alia parto ligita al Tohmajärvi post la milito
- Valtimo, ligita al Nurmes en 2021
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]
En jaro 2003 el 62 000 laborlokoj de la provinco 5 000 estis en primara produktado, 16 000 en prilaborado kaj 41 000 en servoj. En 2004 el laboristoj 17,1 % estis senlaboraj. Norda Karelio estas unu el maldense loĝataj provincoj de Finnlando kaj ĝia loĝantaro daŭre malkreskas.







