close
Saltu al enhavo

Okoličná na Ostrove

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okoličná na Ostrove
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 946 13
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 434  (2025) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 48′ N, 17° 55′ O (mapo)47.8047222217.92055556Koordinatoj: 47° 48′ N, 17° 55′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 29,88994 km² (2988.994 ha) [+]
Okoličná na Ostrove (Slovakio)
Okoličná na Ostrove (Slovakio)
DEC
Situo de Okoličná na Ostrove

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Okoličná na Ostrove [+]
vdr
Panoramo de Okoličná na Ostrove
Katolika preĝejo de Okoličná na Ostrove
Vilaĝdomo de Okoličná na Ostrove

Okoličná na Ostrove, hungare Ekel estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislavo. La plej proksimaj urboj estas Veľký Meder 13, Komarno 18 km-ojn for. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj. Kanalo preterfluas la vilaĝon.

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1220 en formo Ecl. Katolika preĝejo konstruiĝis en la 14-a jarcento. Post jarcento la loĝantoj iĝis kalvinanoj, sed posto parte ili retiriĝis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1304 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Ekde 1922 loĝadis ankaŭ slovakoj. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1965 okazis inundo. En 2001 loĝis tie 1461 da homoj (1295 hungaroj kaj 152 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • katolika klasikisma preĝejo omaĝe al Aŭgusteno de Hipono de 1816
  • kalvinana preĝejo de 1804
  • nobeldomo de Csorba (ĉorba), nun vilaĝdomo
  • novklasikisma nobeldomo de Erdélyi (erdEji)

Ĝemelkomunumoj

[redakti | redakti fonton]

Amikaj komunumoj

[redakti | redakti fonton]