POSIX
Aspekto
| POSIX | ||
|---|---|---|
| interfaco | ||
| Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
| Partoprenanta | biblioteko POSIX por la programlingvo C vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
POSIX, esperantigite Pozikso,[noto 1] estas normo, mallongigo de Portable Operating-System Interface for uniX, ankaŭ konata kiel la normo IEEE 1003.
Multaj operaciumoj bazitaj sur Unikso (Inter aliaj Linukso, diversaj BSD-specoj kaj BeOS) provas labori laŭ tiu normo. Tial estas eble kompilumi kaj uzi programojn faritajn sur unu el tiuj sistemoj, sur alian sistemon kiu laboras laŭ la sama normo. Ĉar oni devas pagi por POSIX-atesto, libera programaro ne estas atestita.
Aliflanke, operaciumo kiu antaŭe ne baziĝis sur Unikso, nome MPE/XL uzata de mini-komputiloj HP 3000 de Hewlett-Packard alinomiĝis MPE/ix post aldono de POSIX-tavolo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Komputada Leksikono, «Pozikso». Richard Stallman, la iniciatinto kaj la inventinto de la vorto, rekomendas prononci ĝin [ˈpɔzɪks] «kiel en pozitiva» (“as in positive, not poh-six” — POSIX FAQ, Q0.)

