close
Saltu al enhavo

Paskalo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paskalo la 2-a
160-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Raniero di Bieda
Pontifiko de 13-a de aŭgusto 1099 vd
ĝis 21-a de januaro 1118 vd
Antaŭulo Urbano la 2-a
Sekvanto Gelaso la 2-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1050
en Galeata
Morto 21-an de januaro 1118 (1118-01-21)
en Romo
Tombo Baziliko Sankta Johano de Laterano vd
Lingvoj latina lingvo vd
vdr

Paskalo la 2-aRanierius (mortis la 21-an de januaro 1118) estis papo de la Katolika Eklezio ekde la 13-a de aŭgusto 1099 ĝis sia morto. Monaĥo de la Kluniza ordeno, li iĝis kardinala pastro de la Titulus S. Clementi fare de Gregorio la 7-a (1073–85) ĉirkaŭ 1076, kaj estis konsekrita kiel papo en sinsekvo al Urbano la 2-a (1088–99) je la 19-a de aŭgusto 1099. Lia regado, daŭra preskaŭ dudek jarojn, estis aparte longa por papo de la Mezepoko.

La imperiestro Henriko la 2-a enkarcerigis Paskalon dum la Investitura polemiko. Post 61 tagoj, Paskalo donis kaj garantiis investiturpovon al la imperiestro; sed koncilio en Vienne dum oktobro 1111 ekskomunikis Henrikon, kaj koncilio en Laterano dum marto 1112 deklaris nulaj kaj malplenaj la koncedojn eldevigitajn perforte.

En 1115 Paskalo pretendis la alodan teritorion de Matilda de Toskanio, sed Henriko invadis, kaj Paskalo fuĝis el Romo. Li revenis en januaro 1118, sed mortis post nur kelkaj tagoj.