Premio Stresa
Aspekto
| Premio Stresa | ||
| literaturpremio | ||
|---|---|---|
| Nomita laŭ | Stresa | |
| Organizanto | Stresa | |
| Sidejo | Stresa | |
| Lando | Italio | |
| Fondita de | Mario Bonfantini vd | |
| Fondita en | 1976 | |
La Premio Stresa estas unu el la plej prestiĝaj italaj literaturpremioj. La premio estis fondata en 1976 de grupo de intelektuloj, inkluzive de Mario Bonfantini, Mario Soldati, Gianfranco Lazzaro, Franco Esposito kaj Piero Chiara. Dekomence en la ĵurio estis famaj verkistoj kaj intelektuloj kiel Carlo Bo, Giovanni Spadolini, Giorgio Barberi Squarotti kaj Primo Levi. Ĝi estas rezervita por verkoj en la itala lingvo publikigitaj en Italio kaj Svislando. [1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi ne okazis de 1985 ĝis 1995, kiam ĝin transprenis la Pro Loco Turisma Asocio de Stresa, kiu prizorgas ĝin ĝis hodiaŭ. La elekton faras ĵurio de kritikistoj, kiuj elektas 5 finalistajn librojn, pri kiuj ankaŭ voĉdonas en la fina voĉdono ĵurio de legantoj.
Gajnintoj
[redakti | redakti fonton]- 1976: Gianfranco Lazzaro
- 1977: Eugenio Travaini
- 1978: Marise Ferro
- 1980: Carlo Della Corte
- 1981: Virginia Galante Garrone
- 1983: Davide Lajolo
- 1984: Giorgio De Simone kun La Harmonisto
- 1995: Duilio Pallottelli
- 1996: Enrico Fovanna
- 1997: Dante Maffia
- 1998: Guido Conti
- 1999: Maurizio Maggiani
- 2000: Alberto Bevilacqua
- 2001: Roberto Pazzi
- 2002: Diego Marani
- 2003: Simonetta Agnello Hornby
- 2004: Antonia Arslan
- 2005: Maurizio Cucchi
- 2006: Marco Santagata
- 2007: Paolo Rumiz
- 2008: Andrea Fazioli
- 2009: Giuseppe Conte
- 2010: Francesco Carofiglio
- 2011: Bruno Arpaia
- 2012: Francesca Melandri
- 2013: Lidia Ravera
- 2014: Valentina D'Urbano
- 2015: Lorenzo Marone
- 2016: Carmine Abate
- 2017: Domenico Dara
- 2018: Carolina Orlandi
- 2019: Elena Loewenthal[2]
- 2020: Melania Mazzucco[3]
- 2023: Matteo B. Bianchi
- 2024: Federica Manzon
- 2025: Antonio Albanese[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Albo d’Oro - PREMIO STRESA DI NARRATIVA. stresaturismo.it. Alirita 1a de decembro 2025 .
- ↑ Francesco Rossi (28 oktobro 2019) Elena Loewenthal vince il Premio Stresa di Narrativa 2019 (itale). sdnovarese.it. Arkivita el la originalo je 2024-11-27. Alirita 1 decembro 2025 .
- ↑ Redazione (15 decembro 2020) “L’Architettrice” vince il Premio Stresa di Narrativa 2020 (itale). verbanianotizie.it. Alirita 1 decembro 2025 .
- ↑ Luca Gemelli (28 oktobro 2025) Antonio Albanese conquista il Premio Stresa di narrativa al debutto da scrittore (itale). lastampa.it. Alirita 1 decembro 2025 .
