close
Saltu al enhavo

Punkto de Lagranĝo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Punkto de Lagrange)
Punkto de Lagranĝo
point in physical space
vdr
La Lagranĝaj punktoj

Punkto de LagranĝoLagranĝo-punktoLagranĝa punkto [1] estas en astronomio tiuj punktoj de orbito, en kiu malgranda korpo restas en ripozo pro komuna gravita efiko de du pli grandaj korpoj (suno, planedo, luno, ktp).

La ekziston de tiuj punktoj pruvis la franca-itala astronomo kaj matematikisto Joseph-Louis de Lagranĝo en 1772. Oni malkovris la unuajn etplanedojn, (Trojanaj etplanedoj), en 1906 sur la orbito de Jupitero en tiuj punktoj de la orbito kalkulitaj de Lagranĝo kie la konsekvencoj de la gravitaj efikoj de la Suno kaj de Jupitero restigas ilin en la sama loko aŭ en ties ĉirkaŭaĵo.

En ĉiu sistemo, konsistanta el du grandaj korpoj (ekz. Suno–Jupitero aŭ Tero-Luno), ekzistas teorie kvin Lagranĝaj punktoj, sed el tiuj kvin nur du estas stabilaj, do tiaj, ke la malgrandaj korpoj lokrestas spite al la gravitaj perturbaj efikoj. Tiuj stabilaj punktoj formas kun la du grandaj korpoj egalflankajn triangulojn, kies unu pinto estas la Lagranĝa punkto, en la du aliaj pintoj troviĝas la du grand-masaj korpoj. La kvin punktojn oni numeras jene (ni nomu la du grandajn korpojn: "suno" kaj "planedo"):

  1. L1 estas inter la suno kaj la planedo je la loko, kie la gravitaj efikoj de la du nuligas unu la alian, do proksime de la planedo.
  2. L2 estas, vide de la suno, malantaŭ la planedo; tie la orbita rapido ĉirkaŭ la suno estus malpli ol tiu de la planedo, sed ties aldona gravito plialtigas ĝin. L2 situas tie, kie tiu pliigita rapido atingas la rapidon de la planedo.
  3. L3 estas, vide de la planedo, malantaŭ la suno en distanco iom pli granda ol tiu inter la suno kaj la planedo. Ankaŭ tie la orbita rapido ĉirkaŭ la suno estus malpli ol tiu de la planedo, sed ties aldona gravito pliigas ĝin.
  4. L4 estas proksimume sur la orbito de la planedo, sed je sesona plenangulo (60°) antaŭe.
  5. L5 estas proksimume sur la orbito de la planedo, sed je sesona plenangulo malantaŭe.

NASA kaj aliaj kosmoesploraj agentejoj ofte planas satelitojn, teleskopojn (interalie Kosma Teleskopo James Webb en la Lagranĝa punkto L2 ) kaj eĉ kosmostaciojn en unu el la Lagranĝaj punktoj de la orbita sistemo Tero - Luno nome la Lagranĝa punkto L1 .

La Lagranĝa punkto L1 inter la tero kaj la suno situas ĉirkaŭ 1,5 milionoj da kilometroj de la tero kaj utilas kiel oportuna vidpunkto al la suno, ĉar la suno tie neniam estas kaŝita nek de la tero nek de la luno. Ĉe tiu punkto estas, interalie, la SOHO-Kosmosondilo uzita por sunobservado kaj la veterteleskopo DSCOVR.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. De PIV "Lagranĝ/o. Franca astronomo k matematikisto (L. de Lagrange, 1736−1813): Lagranĝa denso; 🔭 Lagranĝa punkto."