Radu Vasile
| Radu Vasile | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Radu Vasile | |||||
| Naskiĝo | 10-an de oktobro 1942 en Sibiu | ||||
| Morto | 3-an de julio 2013 (70-jaraĝa) en Bukareŝto | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | kojlorektuma kancero | ||||
| Tombo | Tombejo Bellu | ||||
| Religio | Rumana grek-katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | rumana vd | ||||
| Ŝtataneco | Rumanio | ||||
| Alma mater | Universitato de Bukareŝto | ||||
| Partio | Partio Demokratia Liberala (2007–2013) Partio Demokratia (2000–2007) Christian-Democratic National Peasants' Party (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto poeto universitata instruisto historiisto ekonomikisto | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Radu VASILE (naskiĝis la 10-an de oktobro 1942 en Sibiu, mortis la 3-an de julio 2013 en Bukareŝto), estis rumana politikisto kaj historiisto.
Lia politika kariero komenciĝis post la falo de komunismo en Rumanio. En 1990 li aniĝis al la Kristan-Demokratia Nacia Kamparana Partio (PNTCD). De 1993 ĝis 1998 li estis vic-prezidanto de la rumana senato. De aprilo 1998 ĝis decembro 1999 li estis ĉefministro de Rumanio. De 2000 li estis senatano de la rumana Demokratia Partio.
En decembro 1999 li demisiis kiel ĉefministro. Je la 28-a de decembro 1999 li estis eksigita de PNTCD pro "manko de kunlaboremo".
Vasile estis edzo kaj havis tri gefilojn (Mihai, Tudor, Ioana). Li publikigis librojn pri historio kaj ekonomiko, sed ankaŭ poemojn, sub la pseŭdonimo Radu MISCHIU [miskju].

