close
Saltu al enhavo

Sui generis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sui generis estas uzata por indiki la maltipecon de subjekto, fakto, objekto, sinteno, kiu distingiĝas per siaj unikaj, apartaj, strangaj kaj ne facile difineblaj trajtoj.Temas pri latina esprimo kiu signifas "laŭ propra tipo; en klaso de si mem; unika."[1]

Nombraj fakoj uzas tiun terminon por aludi al unikaj entoj. Ekzemple la jenaj:

  • Biologio, por specioj kiu estas ene de genro kiu ne inkludas aliajn speciojn,[2], aŭ por iu taksono, inkludita sola en pli alta taksono, do iel sinonimo de monotipa.
  • Arto, por artaĵoj kiuj estas iom trans konvenciaj ĝenrolimoj.
  • Juro, kiam necesas speciala kaj unika interpretado de kazo aŭ aŭtoritato.
  • Filozofio, por indiki ideon, enton aŭ realon kiu ne povas esti limigita al pli malalta koncepto aŭ inkludita en pli alta koncepto.
  • Politiko kaj sociaj normoj, same kiel por biologia klasigo aŭ kie ne estas reala aŭtoritato konsiderata.
  1. Mawson, C. O. Sylvester (1975). "sui generis". Dictionary of Foreign Terms (2 ed.). New York: Thomas Y. Crowell Company. p. 328. ISBN 0-690-00171-1.
  2. Bentham, George (1880). "Notes on Euphorbiaceæ". Journal of the Linnean Society, Botany. 17: 225 – via Google. Alirita la 29an de decembro 2018.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]