close
Saltu al enhavo

Theodor Wolff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Wolff
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1868 (1868-08-02)
en Berlino
Morto 23-an de septembro 1943 (1943-09-23) (75-jaraĝa)
en Juda Malsanulejo de Berlino
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Juda tombejo Berlin-Weißensee Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Tempelhof-Schöneberg Tiergarten vd
Ŝtataneco Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Germana Demokratia Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Theodor Wolff
Familio
Gefratoj Fritz Wolff (mul) Traduki Marta Wolff (mul) Traduki Käthe Wolff (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anna Wolff (mul) Traduki (1902) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Rudolf Wolff (mul) Traduki Richard Wolff (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto parlamentano opinia ĵurnalisto politikisto tradukisto dramaturgo televidomuntisto verkisto redaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo por la germanaj kaj aŭstraj rifuĝintoj ĉe la turisma oficejo en Sanary-sur-Mer

Theodor WOLFF (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1868 en Berlino – mortis la 23-an de septembro 1943 samloke) estis germana verkisto, kiu estis influa kiel ĵurnalisto, kritikisto kaj gazetredaktisto.[1] Inter 1906 kaj 1933 li estis la ĉefredaktisto de la politike liberala gazeto Berliner Tageblatt.[2]

Wolff aliĝis al la Berliner Tageblatt en 1887, fariĝante ĝia ĉefredaktoro en 1906. Li estis delonga korespondanto el Parizo (elekto de liaj eseoj estis publikigita kiel Pariser Tagebuch, 1908). Li ankaŭ verkis romanojn (inkluzive de Der Heide, 1891) kaj teatraĵojn (inkluzive de Niemand weiß es, 1894).

En 1933, kiam la nazioj ekregis, Wolff ekziliĝis kaj ekloĝis en Nico en apartamento ĉe la Promenade des Anglais . En 1943, la italaj okupaciaj aŭtoritatoj transdonis lin al la nazioj. Deportita al la koncentrejo Oranienburg-Sachsenhausen, li poste estis transportita, grave malsana, al la juda hospitalo en Berlino, kie li mortis.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (30 September 2014) Mut zur Wahrheit”, Spiegel Geschichte 5, p. 108–109. Arkivigite je 2024-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Mallonga biografio de Theodor Wolff. Gedenkstätte Deutscher Widerstand. Alirita la 27-an de novembro 2017 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Theodor-Wolff-premio pro reporterado