Woman with a Mirror❦ Kronado de Kristo kun dornoj❦ Madono de la Kuniklo❦ Venuso de Urbino❦ Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg❦ Pope Paul III and His Grandsons❦ Tarquin kaj Lucretia❦ The Martyrdom of Saint Lawrence❦ Venus with a Mirror❦ Cherub❦ Mascarons❦ Saint John the Almoner❦ Simbolo dell'Evangelista Giovanni (aquila)❦ Simbolo dell'Evangelista Luca (toro)❦ Simbolo dell'Evangelista Marco (leone)❦ Simbolo dell'Evangelista Matteo (angelo)❦ Studies for Martyrdom of Saint Peter the Martyr❦ Two Satyrs in a Landscape vd
Tiziano VECELLI aŭ Tiziano VECELLIO (naskiĝis en Pieve di Cadore, apud Belluno (Veneto) ĉirkaŭ 1485 - mortis en Venecio la 27-an de aŭgusto1576), en Esperanto konata pli simple kiel Ticiano, kaj en iuj lingvoj Titian, estis fama veneciapentristo de la Renesanco. Unu el la plej famaj en Eŭropo siatempe, kaj la plej granda el la veneciaj artistoj post la morto de sia instruisto Giovanni Bellini.
Dum lia vivtempo oni ofte kromnomis lin Da Cadore, kiel aludo al lia naskiĝloko. Rigardata de siaj samtempuloj kiel "la suno inter etaj steloj", Ticiano estis unu el la plej variaj italaj pentristoj: li interesiĝis egalmezure pri portretoj kaj pejzaĝoj (per tiuj du ĝenroj li unue famiĝis), sed ankaŭ pri mitologiaj aŭ religiaj temoj.
La vivo de Ticiano daŭris preskaŭ unu jarcenton, kaj la stilo de la artisto evoluis tiel multe, ke kelkaj kritikistoj rifuzas konsideri liajn plej fruajn kaj plej malfruajn pentraĵojn kiel verkojn fare de la sama homo. Sed la pli konstanta propreco de Ticiano estas la tre lerta uzado de koloroj.
La riĉaj kaj nobelaj familioj de Italio, la reĝoj de Eŭropo kaj eĉ imperiestro Karolo la 5-a (de la Habsburgoj) fieris aĉeti liajn pentraĵojn.
Post la morto de Sebastiano del Piombo kaj sekvita de la morto de Giorgione, li restis la granda kaj altranga Ticiano de la pentristoj de Venecio kaj sendube regis pri la venecia arta mondo dum ĉirkaŭ 60 jaroj.
Laŭ li, li ekkomprenis nur fine de sia vivo, kion signifis la pentrarto.
Liaj pentraĵoj elstaris pro siaj riĉaj koloroj, kio donis al ili ŝikecon kaj viglecon. Ticiano alportis novan homan aliron al religiaj bildoj, kaj la figuroj en ili ŝajnas naturaj kaj proksimaj al la realo (kiel la figuro de papo Paŭlo la 3-a en la verko Paŭlo la 3-a kaj liaj nevoj Alessandro kaj Otavio Parnesa).
En 1530 li pentris la portreton de imperiestro Karolo la 5-a, sekvitan de aliaj portretoj de la korteganoj. Karlo la 5-a rekompensis lin per la titolo de aristokrato, li kaj liaj infanoj.
En siaj pentraĵoj li mirinde penetris la mensajn procezojn de la pentristoj kaj elmontras ilin senhezite. Elstara estas lia pentraĵo "Karolo la 5-a en Milberg" (1548, Madrido, Prado-Muzeo) en kiu li montras sian nekredeblan komprenon pri la detaloj de la rajdanto kaj de lia ĉevalo kaj akcesoraĵoj.
Ĝis liaj lastaj momentoj, li laboris pri la pentraĵo de la "Pieto" (nuntempe ekspoziciita ĉe la Akademia Galerio en Venecio), kiu estis destinita por lia propra tombo, kiel speco de potenca volo. Li ne sukcesis fini ĉi tiun laboron.
Ticiano, Papo Paŭlo la 3-a kaj Liaj Nepoj, 1545–46. Oleo sur tolo, 210cm × 176cm, Museo di Capodimonte, Napolo. Kardinalo Alessandro Farnese staras malantaŭ papo Paŭlo la 3a. Ottavio Farnese dekstre prepariĝas kisi la piedojn de Paul.