UTC+10:00
Aspekto

UTC+10:00 aŭ pli simple UTC+10 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de dek horoj al la Universala Tempo Kunordigita (UTC).
Interalie, tiu tempo en Norda Azio je la nomo Vladivostoka horzono uzatas kiel norma tempo (tutjare) en
- la centra parto de Jakutio,
- la Ĉemara regiono inkluzive de la urbo Vladivostoko kaj en la
- Ĥabarovska regiono de la Rusia Federacio.

Jen
En Aŭstralio, la horzono validas
- tutjare en Kvinslando, kaj
- kiel aŭstralia orienta norma tempo (vintro en la suda hemisfero) en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio, Novsudkimrio (krom la izolita mineja urbo Broken Hill kaj la insulo Lord Howe), Viktorio (Aŭstralio) kaj en Tasmanio
Krome ĝi validas en larĝa zono de la Pacifika Oceano. Tie ĝi tutjare kovras la teritoriojn
- de la subŝtatoj Ĉuuk kaj Yap de la Federacio de Mikronezio,
- de Papuo-Nov-Gvineo
- kaj kiel "ĉamora horzono" la usonajn teritoriojn
- Gvamo kaj
- Nord-Marianoj.
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||