Kolegio Wellesley
| Kolegio Wellesley | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| universitato privata neprofitcela lernejo virina universitato | |||||
| moto | Non Ministrari sed Ministrare Not to be ministered unto, but to minister Ne por esti servata, sed por servi | ||||
| Informoj | |||||
| fondodato | 1870 | ||||
| fondinto(j) | Henry Durant vd | ||||
| speco | Privata, porvirina | ||||
| Situo | |||||
| Geografia situo | 42° 17′ 33″ N, 71° 18′ 27″ U (mapo)42.2925-71.3075Koordinatoj: 42° 17′ 33″ N, 71° 18′ 27″ U (mapo) | ||||
| lando | Usono | ||||
| Adreso | 106 Central St, Wellesley, MA, 02481-8203 | ||||
| poŝtkodo | 02481-8203 | ||||
| Estraro | |||||
| ĉefestro(j) | Paula Johnson (2016–) Ellen Fitz Pendleton (en) | ||||
| Nombroj | |||||
| nombro de studentoj | 2 474 vd | ||||
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| Listoj | |||||
| membro de | |||||
| |||||
| |||||
|
| |||||
![]() | |||||
La Universitato Wellesley (angle Wellesley College) estas privata usona virina kolegio, en la urbeto Wellesley, kantono Norfolk, subŝtato Masaĉuseco de Usono. Multaj famaj homoj studis tie.
La kolegio estis fondita en 1870 de Henry Fowle Durant kaj lia edzino, Pauline kiel unu el la membroj de la Sep Fratinoj kaj nuntempe havas iom pli ol 2 400 studentojn pri liberalaj artoj. La kolegio funkciigas la Observatorion Whitin.
La kolegio estis nomita laŭ la najbara bieno de la filantropo Horatio Hollis Hunnewell, "Wellesley", kiun li nomis laŭ la familio de sia edzino. Hodiaŭ, la misio de la kolegio estas provizi "elstaran edukadon al virinoj, kiuj gravos en la mondo." [1]
La kolegio, situanta en Wellesley (ĉirkaŭ 27 km okcidente de Bostono), ofertas liberalartan programon ; studentoj ricevas bakalaŭran diplomon post kvar jaroj da studado. La kolegio estas unu el la Sep Fratinoj ( grupo de usonaj virinaj kolegioj) kaj havas proksimume 2 300 studentojn. En la rangotabelo de U.S. News & World Report, la kolegio regule tenas unu el la kvin plej bonaj lokoj inter liberalartaj kolegioj en Usono kaj estis taksita la plej bona virina kolegio en ĉi tiu kategorio ĉiufoje. De 1950 ĝis 1973, The Wellesley Edition estis publikigita ĉi tie.
Inter la famaj eks-studentoj estas la usona aktorino Ali MacGraw, la ŝtataj sekretarioj Hillary Clinton kaj Madeleine Albright, la astronaŭto Pamela Melroy, la novaĵprezentistino Diane Sawyer, kaj la sveda aŭtorino Louise Boije af Gennäs. Vladimir Nabokov estis membro de la fakultato de Wellesley en la 1970-aj jaroj.
Wellesley College ofte estas referencita en usona popola kulturo. La filmo Mona Lisa Smile estas lokita ĉe Wellesley College kaj estis parte filmita tie.
La kolegio havas specialan programon, la Elisabeth Kaiser Davis Degree Program, por provizi edukadon al virinoj kiuj, pro unu aŭ alia kialo, ne povis akiri bakalaŭran diplomon. [2]
Ĉi tiun altlernejon, kune kun la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, studis Benson Snyder en sia verko The Hidden Curriculum (1970), en kiu la aŭtoro konkludas, ke multaj neplenumitaj postuloj kaj atendataj rezultoj de studentoj malhelpas ĉi-lastajn pensi kreive kaj disvolviĝi sendepende.
Dum longa tempo, Wellesley College produktis pli da virinoj, kiuj atingis signifan karieran sukceson, ol iu ajn alia eduka institucio. [3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arlene Cohen, Wellesley College (Arcadia Publishing, 2006).
- ↑ A Brief History of Wellesley College. Wellesley College (2007). Arkivita el la originalo je June 22, 2012. Alirita November 24, 2012 .
- ↑ Rossiter, Margaret. (1982) Women Scientists in America: Struggles and Strategies to 1940. Johns Hopkins University Press, p. 25–26.



