Hodiaŭ nin atendas rara firmamenta spektaklo - eklipso de Suno! Luno kovros plenan diskon de Suno en partoj de Gronlando, Islando, Hispanio kaj eteta parteto de Portugalio. Parta eklipso estos videbla de granda parto de Norda Ameriko kaj Eŭropo kaj okcidenta Afriko.
Imagu la mondon, kie ĉiu homo povas libere partopreni en tuto de homara scio! Tion ni kreas! Vikimedia Esperanta uzanto-grupo.
Joined November 2015
- Ĉu vi ŝatas vidi "falantajn stelojn"? Nun vi havas bonegan oportunon, ĉar meze de Aŭgusto estas aktiva la meteorfluo Perseidoj, dum kiu eblas en idealaj kondiĉojn vidi eĉ ĉ. 80 meteorojn dum horo (realisme tamen malpli)!
- La 111-a Universala kongreso de Esperanto de @UEAesperanto estis solene malfermita ankaŭ per transdono de la atestilo de akcepto de #Esperanto al la listo de Nemateria kultura heredaĵo de Aŭstrio. eo.wikipedia.org/wiki/UK_2026
- Ĉu vi havas foton de Zamenhof/Esperanta objekto (ZEO) aŭ povas rapide foti iun ZEOn? Do alŝutu la foton al la Vikimedia Komunejo kaj partoprenu la konkurson Vikio amas ZEOjn! Nur ĝis fino de Julio 2026! commons.wikimedia.org/wiki/Commons:W…
- Feliĉan tagon de #Esperanto! La 26-a de Julio 1887 estis aprobita la Unua Libro, kiu publike komencis la lingvon Esperanto. Ni invitas vin al la Reta konferenco pri la Tago de Esperanto organizata de Universala Esperanto-Asocio por festi la tagon 👇 eventaservo.org/e/Tago-de-Espe…

