Lernejo
| Lernejo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| ambiguous Wikidata item (en) geografia objekto instalaĵo | |||||
| eduka institucio • organizaĵo pri edukado • konstruaĵo | |||||
| |||||


Lernejo estas loko por lernado. En multaj landoj estas deviga lernejo. Oni distingas laŭ aĝo de la lernantoj, la lerna celo diversajn lernejajn tipojn. Oni povas grupigi la diversajn tipojn al tri ĉefaj grupoj:
- bazlernejo (elementa lernejo), eventuale kompleta aŭ ne
- mezlernejo (mezgrada lernejo) aŭ duagrada lernejo: baza mezlernejo kaj metilernejo, teknikumo, gimnazio respektive kompleta mezlernejo
- altlernejo (supera lernejo, studejo): universitato, altlernejo, politekniko, faka altlernejo
Oni povas viziti ankaŭ teĥnikan, komercan, politeĥnikan kursojn en mez- aŭ altlernejoj. Tiam ili povas esti specifaj lernejoj kiaj la komercaj lernejoj. Oni povas studi en dumtaga, vespera, aŭ perkoresponda kurso.
Specialaj lernejoj estas la religiaj lernejoj, kie oni instruas ankaŭ la sanktajn tekstojn, religiajn morojn, instruojn (vidu koranlernejo). Laŭ moderna kompreno la ŝtataj lernejoj estu religie kaj politike neŭtralaj.
Iuj lernejoj baziĝas je specialaj pedagogiaj principoj kaj lernometodoj. Aparte konataj inter tiuj estas la lernejoj laŭ Valdorfa pedagogio.
Personon, kiu lernas sen lernejo kaj instruisto, oni nomas aŭtodidakto.
Lernojaro aŭ lerneja jaro estas la periodo de la jaro en kiu lernantoj ĉeestas en lernejoj. Ĝenerale ĝi daŭras 8, 9 al 10 monatojn kaj tio divideblas ĉu en duonjaroj, trimonatoj aŭ kvarmonatoj depende de la lando aŭ institucio. Depende de la lando, la lernojaro aŭ akademia jaro ekas kaj finas en malsamaj datoj. En la plej parto de la landoj de Sudameriko, por ekzemplo, la jaro ekas en marto kaj finas en decembro. En Eŭropo, kontraste, ĝi ekas en septembro kaj finas en junio.
Diversaj tipoj
[redakti | redakti fonton]Paroĥa lernejo estas privata baz- aŭ mezlernejo filiigita kun religia organizo kaj kies instruplano inkluzivas ĝeneralan religian edukadon krom laikaj temoj, kiel scienco, matematiko kaj lingvaj artoj. La vorto "paroĥa" venas de la sama radiko kiel "paroĥo" kaj paroĥaj lernejoj estis originale la eduka alo de la loka paroĥa preĝejo. Kristanaj paroĥaj lernejoj estas ofte nomitaj "preĝejaj lernejoj" aŭ "kristanaj lernejoj". Krom lernejoj administrataj de kristanaj organizoj, estas ankaŭ religiaj lernejoj filiigitaj kun judaj, islamaj kaj aliaj grupoj. Ĉi tiuj, tamen, ne estas tiom ofte nomitaj "paroĥaj" pro historia asocio de la termino kun kristanaj paroĥoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Eduko
- Infanĝardeno
- Instruado
- Lerno
- Lingvolernejo
- Palaca lernejo
- Pedagogio
- lernejestro
- lernejmajstro (Q1459149)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.kindersite.org
- http://www.eurydice.org Arkivigite je 2008-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.schoolnavi-jp.com Arkivigite je 2006-01-18 per la retarkivo Wayback Machine

