Berl Katznelson
| Berl Katznelson | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 25-an de januaro 1887 en Bobrujsko | ||||
| Morto | 12-an de aŭgusto 1944 (57-jaraĝa) en Jerusalemo | ||||
| Tombo | Tombejo Kinneret | ||||
| Etno | judoj vd | ||||
| Lingvoj | hebrea vd | ||||
| Ŝtataneco | Rusia Imperio | ||||
| Partio | Partio Laborista de Lando Israelo | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Chana Kazenelson-Nesher (en) | ||||
| Amkunulo | Leah Miron-Katzenelson (en) | ||||
| Parencoj | Dora Kacnelson (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | ĵurnalisto politikisto verkisto cionisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Berl KATZNELSON (ankaŭ: Kaznelson, hebree ברל כצנלסון; naskiĝis la 25-an de januaro 1887 en Babrujsk, Rusia Imperio ; mortis la 12-an de aŭgusto 1944 en Jerusalemo , Mandato de la Ligo de Nacioj por Palestino) estis rusa cionisto, kiu fariĝis gvida figuro en la juda laborista movado en Palestino post sia alija en 1909.
Kiel engaĝita ĵurnalisto, karisma politikisto de socialisma cionismo kaj proksima konfidulo de David Ben-Gurion, Katznelson ludis ŝlosilan rolon en la preparado de la fondo de la Ŝtato Israelo.[1]
Li estis ankaŭ la redaktoro de laborista gazeto Davar, de 1925 ĝis sia morto, la unua ĉiutaga publikaĵo de la Histadrut.[2]
Katznelson estis bone konata por lia deziro por paca kunekzistado inter araboj kaj judoj en Mandata Palestino. Li estis oponanto de la de la plano de disiĝo por Palestino de la Peel-komisiono.
Li estis kuzo de la poeto Jicĥak Kacenelson, murdita en Aŭŝvico.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Encyclopedia of Zionism and Israel, Berl Katzenelson, edited by Raphael Patai, New York, 1971
- ↑ (March 1988) Yitzhak Tabenkin and Berl Katznelson, Books on Israel. Association for Israel Studies, SUNY Press, p. 17–22. ISBN 978-0-88706-776-1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Anita Shapira. (1984) Berl: the biography of a socialist Zionist, Berl Katznelson, 1887–1944. CUP Archive. ISBN 978-0-521-25618-6.

