close
Saltu al enhavo

Bram Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bram Fischer
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1908 (1908-04-23)
en Bloemfontein
Morto 8-an de majo 1975 (1975-05-08) (67-jaraĝa)
en Bloemfontein
Mortokialo kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla afrikansa
Ŝtataneco Sud-Afriko Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Grey College (en) Traduki
Nova Kolegio
Universitato de Liberŝtato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Abram Louis FISCHER (n. la 23-an de aprilo 1908 en Bloemfontein ; m. la 8-an de majo 1975 samloke) estis blankula sudafrika advokato kaj aktivulo por civitanrajtoj kaj kontraŭ-apartisma.

Li estas konata pro sia lukto kontraŭ apartismo kaj pro defendado de pluraj kontraŭ-apartismaj aktivuloj (inkluzive de Nelson Mandela kaj Walter Sisulu) en diversaj procesoj, kiel ekzemple la Proceso de Rivonia aŭ la Proceso de Ŝtatperfido, okazintaj de 1956 ĝis 1961.

Post defendado de Nelson Mandela kaj la aliaj akuzitoj dum la Rivonia Procesoj, li mem estis procesita kaj akuzita pri komunismo. Kondamnita al ĝismorta malliberigo, li estis liberigita en 1975 pro sankaŭzoj post 11 jaroj. Li mortis du semajnojn poste.

Fischer devenis de konata afrikanera familio; kaj lia patro kaj lia avo estis influaj homoj en la Oranĝa Libera Ŝtato, kaj lia avo estis ĉefministro de la Oranĝa Rivero-Kolonio (d:Q1142179).

En sia aŭtobiografio Longa Paŝo al Libereco, Mandela ame memoras Fischer leganta la gazeton ĉe lia skribotablo dum la proceso. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bram Fischer's Legacy (en-US) (2015-04-06). Alirita 2021-09-20 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]