Brandon Sanderson
| Brandon Sanderson | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 19-an de decembro 1975 (50-jaraĝa) en Lincoln | ||||
| Religio | Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato Brigham Young Lincoln East High School (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | romanisto verkisto novelisto aŭtoro | ||||
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • fantasta literaturo vd | ||||
| Aktiva en | Utaho vd | ||||
| Aktiva dum | 2005– vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Elantris ❦ Warbreaker ❦ Mistborn ❦ The Stormlight Archive ❦ The Reckoners ❦ Rithmatist series ❦ Legion series ❦ La Animo de la Imperiestro ❦ Skyward series ❦ Kosmero ❦ Arcanum Unbounded: The Cosmere Collection ❦ Alcatraz Versus the Evil Librarians ❦ Tress of the Emerald Sea vd | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Brandon SANDERSON (naskita la 19-an de decembro 1975, en Lincoln, Nebrasko) estas usona vefrkisto de fantasto kaj sciencfikcio, aventurromanoj por junaj plenkreskuloj, preleganto pri kreiva verkado, kaj dufoja gajninto de la Premio Hugo. La plimulto de lia verkaro falas en la subĝenron de alta fantasto (d:Q326439).
Li estas plej konata pro siaj libroj okazantaj en la Kosmere (Cosmere), kiu ampleksas signifan parton de lia verkaro, precipe la seriojn Mistborn kaj Stormlight Archive, kaj lian laboron pri la konkludo de la fantaziserio Wheel of Time de Robert Jordan.
Li estas konata pro sia produktiva verkado, verkinte 71 librojn ĝis 2023, [1] pluraj el kiuj pintis la furorlibroliston de la New York Times.[2]
Multo de la fantazia verkaro de Sanderson estas konektita per komuna mondo, la kosmero, kiu enhavas serion da loĝataj planedoj inter kiuj vojaĝado eblas. Kelkaj roluloj aperas en pluraj serioj lokitaj sur malsamaj planedoj. En la fruaj verkaĵoj, ĉi tiuj ligoj estas malfortaj, sed ili akiras signifon laŭlonge de la tempo.
La verkaro de Brandon Sanderson karakteriziĝas per tre evoluintaj, ofte nekutimaj magiaj sistemoj. Evoluigante ĉi tiujn magiajn sistemojn, li sekvas regulojn, kiujn li mem nomas la Leĝoj de Magio de Sanderson.
- La kapablo de aŭtoro solvi konflikton per magio estas rekte proporcia al kiom bone la leganto komprenas la menciitan magion.
- De Limigoj al Povoj
- Plivastigu tion, kion vi jam havas, antaŭ ol aldoni ion novan.
Bazante sin sur la Leĝoj de Robotiko de Isaac Asimov, Sanderson aldonis nulan leĝon al siaj tri leĝoj:
0. Kiam vi dubas, eraru flanke de la mirinda (When in doubt, err on the side of awesome).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brandon Sanderson Statistics – WordsRated (en-US) (2023-07-14). Alirita 2025-12-02 .
- ↑ "After Years of Writing, an Author’s Own Epic Fantasy Comes True (Published 2014)", 2014-04-16. (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Oficiala kompania retejo
- Brandon Sanderson ĉe la datumbazo MLCA
- 2020 prelegoj pri kreiva verkado ĉe BYU

