close
Saltu al enhavo

Chalcopsitta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Chalcopsitta
Nigra lorio ĉe la Bestoĝardeno de Prago
Nigra lorio ĉe la Bestoĝardeno de Prago
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Loriinae, Lorienoj
Genro: Chalcopsitta
Bonaparte, 1850
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Chalcopsitta estas genro de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. La genro enhavas tri speciojn, kiuj vivas en Nov-Gvineo kaj apudaj okcidentaj insuloj. La nomo Chalcopsitta devenas el la grekaj vortoj ĥalkos kun la signifo "bronza" kaj psitta kun la signifo "papago".[1] Kaj de tie eblus ankaŭ "Bronzpapagoj".

La tri specioj de la genro Chalcopsitta estas ĉirkaŭ 31-32 cm longaj. Ili havas longajn vostojn kaj elstaran nudan haŭton ĉe la bazo de la malsupra mandiblo. Maskloj kaj inoj havas similan eksteran aspekton, kaj junuloj havas pli senbrilan plumaron kun pli markitajn nudajn okulringojn.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Chalcopsitta enkondukis en 1850 la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte.[3] La nomo kombinas la grekan vorton ĥalkos kun la signifo "bronzo" kun la latinigita psitta kun la signifo "papago".[4] La tipa specio estis atribuita de George Robert Gray en 1855 al la Nigra lorio.[5]

La genro enhavas jenajn tri speciojn:[6]

  • Nigra lorio, Chalcopsitta atra (Scopoli, 1786) Misool kaj Okcidenta Papuo, Nov-Gvineo, Indonezio, LC. Tri subspecioj:
    • Chalcopsitta atra atra (Scopoli, 1786)
    • Chalcopsitta atra bernsteini, Rosenberg, 1861
    • Chalcopsitta atra insignis, Oustalet, 1878
  • Bruna lorio, Chalcopsitta duivenbodei, Dubois, 1884, Norda Nov-Gvineo, LC
  • Flavastria lorio, Chalcopsitta scintillata (Temminck, 1835) Aru-insuloj kaj Suda Nov-Gvineo el Triton Bay en Papuo ĝis Port Moresby en Papuo-Nov-Gvineo, LC. Tri subspecioj:
    • C. s. chloroptera, Salvadori 1876
    • C. s. rubrifrons, Gray, GR 1858
    • C. s. scintillata (Temminck) 1835

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jobling, James A.. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
  2. Forshaw (2006). plato 7.
  3. (1850) Nouvelles espèces ornithologiques”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (French) 31, p. 131–139 [134].
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. Gray, George Robert. (1855) Catalogue of the Genera and Subgenera of Birds Contained in the British Museum. London: British Museum.
  6. Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 24a de Julio 2021 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]