close
Saltu al enhavo

Didi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Didi
Persona informo
Aliaj nomoj Príncep Etíop Monsieur Football
Naskiĝo 8-an de oktobro 1928 (1928-10-08)
en Campos dos Goytacazes
Morto 12-an de majo 2001 (2001-05-12) (72-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortokialo infekta malsano Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto
futbala trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Waldyr PEREIRA (naskita la 8-an de oktobro 1928 en Campos dos Goytacazes – mortis la 12-an de majo 2001 en Rio-de-Ĵanejro), ankaŭ konata kiel Didi (portugallingva pronoco [dʒiˈdʒi]), estis brazila futbalisto kiu ludis kiel mezkampulo aŭ kiel atakanto. Li ludis en tri Futbalaj Mondpokaloj (1954, 1958, kaj 1962), gajnante la lastajn du.

Eleganta kaj teknika ludanto, Didi estis fama pro sia gamo da pasadoj, eltenemo kaj tekniko. Li ankaŭ estis specialisto pri liberŝotoj, estante fama pro la invento de la folha seca (seka folio), liberaj ŝotoj kun morta pilko, precipe uzataj de modernaj ludantoj kiel Juninho kaj Cristiano Ronaldo, kie la pilko neatendite malsupreniris je iu punkto, rezultante en golo.[1][2][3]

Dum sia kariero, li estis parto de Fluminense inter la fino de la 1940-aj jaroj ĝis la mezo de la 1950-aj jaroj kaj unu el la ĉefaj ludantoj de la ikoneca taĉmento Botafogo en la fruaj 1960-aj jaroj kun aliaj mondĉampionoj kiel Garrincha, Nilton Santos, Zagallo kaj Amarildo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Kings of the free-kick".
  2. Didi. The Guardian (15-a de majo 2001). Alirita 21-a de februaro 2017 .
  3. Didi. The Telegraph (15a de majo 2001). Alirita 21-a de februaro 2017 .