Franz Kern
| Franz Kern | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 9-an de julio 1830 en Szczecin | |
| Morto | 14-an de decembro 1894 (64-jaraĝa) en Berlino | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Reĝlando Prusio | |
| Familio | ||
| Infanoj | Otto Kern | |
| Profesio | ||
| Okupo | klasika filologo mezlerneja instruisto pedagogo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Franz Georg Gustav KERN (naskiĝinta la 9-an de julio 1830 en Ŝtetino, mortinta la 14-an de oktobro 1894 en Berlino) estis germana klasika filologo, germanisto kaj lernejstro. Edzigis lin en 1862 Klara Runge (naskonte i.a. filon Otto).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de la registara sekretario George Friedrich Kern, li frekventis de pasko 1840 ĝis aŭtune 1848 la ŝtetinan Marikonventan Gimnazion; instruis kaj influis lin tie la filologoj Hermann Bonitz kaj Ludwig Giesebrecht. Ardante pri la antikveco li studis klasikan filologion ĉe la Berlina universitato. Post la morto de la patro en 1849 li perlaboris la vivon per privata lernigado. Ekzameniĝo pri la lingvoj latina, helena kaj germana sukcesis en 1851. Jaron pli malfrue li revenis Ŝtetinon staĝonte ĉe la Marikonventa Gimnazio. Samurbe li ekresponsis pri la gepatra domo post la forpaso de la pli aĝa frato en 1851. En 1853 li iĝis ano de la Filologia seminario kaj en 1854 li dungiĝis kiel helpanta gimnaziinstruisto. Ĉi-lerneje li krome estis instruisto de gimnastiko kaj honorofice li eĉ prelegis por knabinoj ŝtetinaj al kiuj tiutempe mankis la eblo frekventi superan lernejon. Post la morto de la patrino (1857) li zorgis pri la edziniĝo de unu siaj fratinoj. En 1859 li iĝis vicrektoro ĉe ĵus fondita gimnazio de Pyrzyce.
Post mallonga tempo li tamen preferis ekinstruisti ĉe Landesschule Pforta, kiun estris tiutempe Karl Ludwig Peter. Je Schulpforta ekis ankaŭ lia esplorada vivo. Jam Bonitz estis enkondukinta lin al la filozofio de Platono kaj Aristotelo kaj la ŝtetina kolego Richard Volkmann estis konatiginta lin kun la ideoj de Schopenhauer. En Schulpforta nun eblis vigla interŝanĝo pri la antaŭsokrataj filozofoj kun la pli juna kolego Max Heinze: liaj sciencaj eltrovitaĵoj legeblis regula en la gimnazia jarlibro. Post la foriro de Heinze (1866) al Oldenburg, Kern iĝis rektoro de la gimnazio de Oldenburg. La sciencaj laboradoj tamen ne neglektiĝis kaj li tie okupiĝis pri la doktrinoj de la Elaja filozofia skolo. Kun la kolego Heinrich August Lübben li eldonis germanlingvan legolibron. En 1868 li publikigis skribaĵon pri la furorverko Die Weisheit des Brahmanen de Friedrich Rückert.
Sed jam post tri jaroj Kern revenis al Prusujo. Paske de 1869 li iĝis estro de la Akademia Gimnazio je Gdansko; en 1871 li samfunkciulis ĉe la nova Ŝtetina Urba Gimnazio. Kvazaŭ kariera pinto takseblis lia moderigo de la 35-a Filologa Kongreso en aŭtuno 1880 en Ŝtetino. En 1887 li fariĝis rektoro de la lernejo Köllnisches Gymnasium je Berlino. Berline li ankaŭ direktoris pro la Reĝa Pedagogia Seminario kaj estris la porhelenan lingvosocieton Graeca. Liaj tiamaj esploradoj estis dediĉitaj al la reformo de la prusuja lerneja sistemo kaj de la instruota germana gramatiko. Post akraj disputoj multaj liaj proponoj akceptiĝis fare de la prusaj aŭtoritatoj. Eĉ post pensiiĝo pro ekmalsano (1894) li daŭrigis la fakajn esploradojn.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Art. "Kern, Franz" - fare de Ferdinand Sander, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 51 (1906), p. 507–511
- Eckhard Wendt: Stettiner Lebensbilder (=Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Pommern, serio V/49), Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2004, ISBN 3-412-09404-8, p. 274–275.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vikifontaro
- Wilt Aden Schröder: biografio ĉe Teuchos
- slipo ĉe BBF
- ligiloj ĉe DDB

