close
Saltu al enhavo

George Oppen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Oppen
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1908 (1908-04-24)
en New Rochelle
Morto 7-an de julio 1984 (1984-07-07) (76-jaraĝa)
en kantono Santa Clara
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Alzheimer-malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Oregona Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj June Oppen Degnan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mary Oppen (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
ĉarpentisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George OPPEN, naskita kiel George Oppenheimer (n. la 24-a de aprilo 1908 en New Rochelle, Novjorkio ; m. la 7-a de julio 1984 en Kalifornio) estis usona poeto, kiu apartenas al la grupo de Objektivistoj. [1]

Lia tria volumo el la 1960-aj jaroj, Of Being Numerous* el 1968, gajnis la Pulitzer-premion por poezio en 1969.

Oppen estis infano de riĉa juda familio kaj kreskis norde de Novjorko. Lia patrino mortis kiam li estis kvarjara, kaj li ne bone interkonsentis kun sia duonpatrino.

En 1917 la familio translokiĝis al San-Francisko, kie Oppen frekventis milit-orientitan mezlernejon. Post travivado de grava trafikakcidento dum li laboris kiel ŝoforo, li estis traŭmatigita. Tio kondukis al lia elpelo el la lernejo en 1925, baldaŭ antaŭ diplomiĝo. Li pasigis la sekvajn monatojn vizitante parencojn de sia duonpatrino en Skotlando kaj ĉeestis prelegojn ĉe la Universitato St. Andrews. En 1925 li komencis studi ĉe la Oregon State Agricultural College en Corvallis, nun Oregon State University. Tie li renkontis sian estontan edzinon, Mary Colby. La juna paro malobeis la domajn regulojn kaj tranoktis ekster la kolegio. Rezulte, Mary estis forpelita kaj li estis suspendita. En 1927 lia patro ŝanĝis la familian nomon de Oppenheimer al Oppen. [2]

La paro petveturis tra Usono dum la sekvaj jaroj, geedziĝis, kaj vivtenis sin per okazaj laboroj. Oppen komencis verki siajn unuajn poemojn, kiuj estis foje presitaj en lokaj gazetoj. La paro iris al Novjorko en 1929 kaj 1930, kie ili renkontis poetojn kiel Louis Zukofsky kaj Charles Reznikoff, kaj konatiĝis kun la muzikisto Tibor Serly kaj la dizajnisto Russel Wright. En 1929, Oppen ricevis malgrandan heredaĵon, kiu ebligis al la paro vivi sendepende, unue en Kalifornio en 1930 kaj poste en Francio. En Francio, li kaj Zukofsky fondis la revuon To Publishers. La mallongdaŭra revuo publikigis verkojn de Ezra Pound kaj William Carlos Williams. Dum ĉi tiu tempo, Oppen publikigis sian unuan volumon de poezio, Discrete Series.

La Oppen-oj revenis al Novjorko en 1933 kaj fondis Objectivist Press kun Williams, Zukofsky, kaj Reznikoff. Oppen fariĝis membro de la Komunista Partio de Usono (CPUSA) kaj en 1936 fariĝis ĝia kampanja estro en Broklino. En la sekvaj jaroj, la paro aktive partoprenis en strikoj kaj helpaj klopodoj. Oppen estis akuzita pri atakado de polico kaj estis absolvita. Kiam eksplodis la Dua Mondmilito, li komence estis esceptita de militservo ĉar li laboris en la defendindustrio. Tamen, li forlasis sian dunganton kaj volontulis por la fronto. Li servis en orienta Francio en 1944 kaj dum la Batalo de Ardenoj, kie li estis grave vundita. Li ricevis la Purpuran Koron en 1945 kaj revenis al Novjorko. [3]

Oppen kaj lia edzino iris al Meksiko en la postmilitaj jaroj, certaj, ke ili, kiel aliaj, estus persekutitaj de la Komitato pri Kontraŭusonaj Agadoj de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj, gvidata de Joseph McCarthy, pro sia komunista pasinteco. En Meksiko, Oppen funkciigis malgrandan meblofabrikan entreprenon, konstante kontrolatan de la meksika polico kaj la FBI. La paro ne povis reveni hejmen ĉar iliaj pasportoj estis nuligitaj ekde 1950. Nur en 1958 ili povis peti novajn pasportojn kaj viziti sian filinon ĉe la Sarah Lawrence College en Yonkers, Novjorkio. En 1960 ili ekloĝis en Broklino, sed vizitis Meksikon regule. Oppen denove komencis verki kaj eldoni poezion.

En la 1970-aj jaroj, Oppen publikigis sian lastan poemaron kun la helpo de sia edzino, kiam li komencis montri la unuajn signojn de Alzheimer-malsano. Li mortis en flegejo en Kalifornio en 1984.

  • Discrete Series (1934), kun antaŭparolo ("Preface") de Ezra Pound
  • The Materials (1962)
  • This in Which (1965)
  • Of Being Numerous (1968)
  • Alpine (1969)
  • Seascape: Needle's Eye (1972)
  • The Collected Poems (1975) inkluzivante Myth of the Blaze
  • Primitive (1978)
  • Poems of George Oppen (1990); elektita kaj prezentita de Charles Tomlinson
  • The Selected Letters of George Oppen (1990); redaktita kun enkonduko kaj notoj de Rachel Blau DuPlessis
  • New Collected Poems (2001, revised edition 2008); redaktita kun enkonduko kaj notoj de Michael Davidson, w/ a preface by Eliot Weinberger
  • Selected Poems (2002), edited, with an introduction by Robert Creeley
  • Selected Prose, Daybooks, and Papers (2008); edited with an introduction by Stephen Cope
  • Speaking with George Oppen: Interviews with the Poet and Mary Oppen, 1968-1987 (2012), edited with an introduction by Richard Swigg
  • 21 Poems (2017); written 1929-30; edited with an introduction by David B. Hobbs

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2012-03-15) George Oppen's 'Boy's Room'”, The Paris Review. Alirita 2021-02-07..
  2. The Violent Years (18 January 2021). Alirita 6 February 2021 .
  3. Popkey, Miranda (8 March 2017). "When the Oppens Gave Up Art to Fight Fascism". The New Yorker. Archived from the original on 12 March 2017. Retrieved 12 March 2017.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]