George Reeves
| George Reeves | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 5-an de januaro 1914 en Woolstock | ||||
| Morto | 16-an de junio 1959 (45-jaraĝa) en Benedict Canyon | ||||
| Mortis pro | sinmortigo | ||||
| Mortis per | pafvundo | ||||
| Tombo | Mountain View Cemetery and Mausoleum (en) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Pasadena City College (en) Polytechnic School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Amkunulo | Toni Mannix (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmaktoro teatra aktoro televida aktoro aktoro | ||||
| Aktiva dum | 1933–1959 vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George REEVES (naskita kiel George Keefer Brewer; la 5-a de januaro 1914 en Woolstock, Iovao – mortis la 16-a de junio 1959 en Beverly Hills, Los-Anĝeleso) estis usona aktoro. Li estis plej konata pro portretado de Clark Kent/Superman ( Superviro) en la televida serio Adventures of Superman (1952–1958).[1][2]
Lia morto per pafo je la aĝo de 45 restas polemika. La oficiala verdikto estis sinmortigo, sed iuj kredas, ke li estis murdita aŭ viktimo de hazarda pafado.[3][4][5][6]
Li estis filma, teatra kaj televida aktoro, kiu aperis en gravaj filmoj de la fino de la 1930-aj jaroj ĝis la 1950-aj jaroj kaj en longa listo de B-filmoj, estante plej konata pro sia rolo kiel Superviro en la sukcesa televida serio Adventures of Superman de la 1950-aj jaroj kaj pro la konjektoj ĉirkaŭ la cirkonstancoj de lia morto. Li estis unu el la unuaj gravaj figuroj en la tiama ĝermanta televida industrio en Usono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ George Reeves. The New York Times (2007). Arkivita el la originalo je 2007-11-07.
- ↑ . Luc Moullet and George Reeves. The New York Times (January 2, 2007).
- ↑ Who killed Superman?. The Guardian (November 17, 2006).
- ↑ . The (Tinsel) Town That Ate Superman. The New York Times (August 20, 2006).
- ↑ The Death of George Reeves – The Original Superman. Reel Reviews - Official Site. Franksreelreviews.com (April 16, 2010). Arkivita el la originalo je November 12, 2017. Alirita August 13, 2010 .
- ↑ Henderson, Jan Alan, Speeding Bullet, M. Bifulco, 1999; (ISBN 0-9619596-4-9)

