close
Saltu al enhavo

Jim Hunt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jim Hunt
Persona informo
Jim Hunt
Naskonomo James Baxter Hunt Jr.
Naskiĝo 16-an de majo 1937 (1937-05-16)
en Greensboro
Morto 18-an de decembro 2025 (2025-12-18) (88-jaraĝa)
en Lucama
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Norda Karolino en Chapel Hill - Doktoro de Juro
Nord-Karolina Ŝtata Universitato - agrikultura ekonomiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Carolyn Hunt (en) Traduki (19582025) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Rachel Hunt (en) Traduki, Baxter Hunt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
guberniestro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Baxter "Jim" HUNT (naskita la 16-an de majo 1937 en Greensboro, Norda Karolino) estas usona politikisto (Demokrata Partio). Li estis la 69-a kaj 71-a guberniestro de la ŝtato Norda Karolino, de 1977 ĝis 1985 kaj de 1993 ĝis 2001. Lia oficperiodo estas la plej longa en la historio de la ŝtato,[1] kaj la sesa plej longa en la historio de Usono (egale kun Jim Rhodes, entute je 5 838 tagoj).[2] Li ankaŭ estas la patro de la vicguberniestro de Norda Karolino, Rachel Hunt.

Multaj agnoskas, ke Hunt kaj lia gvida ekzemplo estas grava kialo, kial, kontraste al multaj eks-konfederaciaj kaj limaj ŝtatoj, la Demokrata Partio de Norda Karolino sukcesis resti grava en ŝtata politiko ekde la prezidanteco de Ronald Reagan ĝis 2024.[3]

Li antaŭe estis vicguberniestro de la ŝtato, de 1973 ĝis 1977. En 1984, li ricevis la Premion James Bryant Conant.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Wayne Grimsley, James B. Hunt: A North Carolina Progressive (2003)
  2. . The Top 50 Longest-Serving Governors of All Time. Smart Politics (April 10, 2013).
  3. Southern Politics in the 1990s, Louisiana State University Press, 1999, edited by Alexander P. Lamis; pp. 92-94.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]