close
Saltu al enhavo

Johan Barthold Jongkind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan Barthold Jongkind
Persona informo
Johan Barthold Jongkind
Naskiĝo 3-an de junio 1819 (1819-06-03)
en Lattrop
Morto 9-an de februaro 1891 (1891-02-09) (71-jaraĝa)
en La Côte-Saint-André
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Haagsche Teekenacademie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Johan Barthold Jongkind
Familio
Patro Gerrit Adrianus Jongkind (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Wilhelmina van der Burght (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Josephine Fesser Borrhée (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Jongkind‏, Johan Barthold Jongkind, Jean Berthold vd
Okupo pentristo
litografisto
akvarelisto
akvafortisto
desegnisto
presgravuristo
artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo vidigaj artoj vd
Aktiva en Apeldoorn vd
Aktiva dum 1834–1891 vd
Verkado
Verkoj Overschie bij maneschijn 
Rotterdam in the Moonlight 
Winter landscape with Skaters vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johan Barthold JONGKIND (naskiĝis la 3-an de junio 1819 en Lattrop (en la hodiaŭa municipo Dinkelland, Overiselo) mortis la 9-an de februaro 1891 en Saint-Egrève apud Grenoblo, entombigita en la tombejo La Côte Saint-André en la departemento Isère, Francio) estis nederlanda pentristo kaj gravuristo. Li pentris marajn pejzaĝojn libere kaj estas rigardata kiel antaŭulo de impresionismo.

Overschie en la lunlumo, 1871, Rijksmuseum, Amsterdamo
Sejno kaj Notre-Dame en Parizo, 1864, Muzeo d'Orsay, Parizo

Kontraŭe al la Impresionistoj, li efektivigis siajn pentraĵojn en la studio el skizoj kaj akvareloj, kiujn li desegnis ekstere. Jongkind pentris "laŭ la naturo", sed por li, tio signifis fari akvarelojn ekstere kaj poste konverti ilin en olepentraĵojn en sia studio.[1] Jongkind certe havis ĉirkaŭ 41 skizblokojn kun multaj akvareloj, el kiuj 32 estis testamentitaj al la Luvro fare de lia biografiisto Moreau-Nélaton.[1] La plej frua skizbloko datiĝas de 1843, la plej nova de 1889. La skizblokoj varias laŭ stilo kaj grandeco. Pluraj skizblokoj ankaŭ malaperis, kaj paĝoj estis ŝiritaj de aliaj. Jongkind skribis sian nomon, adreson kaj la daton sur la internan kovrilon de siaj skizblokoj. De ĉirkaŭ 1860 pluen, la plej multaj el liaj akvarelaj pejzaĝoj estas klaraj komponaĵoj, sufiĉe kompleksaj por servi kiel bazo por pentraĵo.[1] Post lia morto, pli ol 400 akvareloj estis venditaj "individue" ĉe diversaj aŭkcioj. Ili estis tre dezirataj; kelkaj atingis prezojn inter 3,000 ĝis 5,000 frankojn.

Pro la jam menciita labormetodo, li povis pentri pejzaĝojn de Roterdamo kaj Dordrecht, eĉ longe post sia foriro el Nederlando.

Liaj pejzaĝoj de Normandio, de kanaloj kaj strandoj ĉe la Norda Maro, de la bordoj de Sejno, de Parizo, kaj poste de Grenoblo, tradukas la lumon kaj etoson de tiuj lokoj en fajne nuancitajn tonojn. Li foje ripetis la saman temon sub malsama lumo aŭ en malsamaj sezonoj (tipe impresionisma ideo poste adoptita de lia amiko Monet).

Laŭ Monet, la verko de Jongkind, kune kun tiu de Corot kaj Boudin, estas la origino de Impresionismo.

Elektitaj pentraĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 Sillevis, Johano; ea, Johan Barthold Jongkind. Waanders Uitgeverij / Gemeentemuseum, Zwolle / Den Haag (2003), 231 blz.. ISBN 978-90-400-8860-5
  2. Johan Barthold Jongkind | The Pont Neuf (angle). Alirita 2023-04-12 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]