John Turton Randall
| John Turton Randall | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 23-an de marto 1905 en Newton-le-Willows | ||||
| Morto | 16-an de junio 1984 (79-jaraĝa) en Edinburgo | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | Universitato de Manĉestro School of Medicine, University of Manchester (en) | ||||
| Memorigilo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | fizikisto | ||||
| Doktoreca konsilisto | William Lawrence Bragg vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siro John Turton RANDALL,[1] (naskiĝis la 23-an de marto 1905 en Newton-le-Willows, graflando Lancashire - mortis la 16-an de junio 1984 en Edinburgo) estis angla fizikisto kaj biofizikisto, al kiu oni atribuas radikalan plibonigon de la kavaĵa magnetrono, esenca komponanto de centimetra ondolongo- radaro, kiu estis unu el la ŝlosiloj al la Aliancana venko en la Dua Mondmilito. Ĝi ankaŭ estas la ŝlosila komponaĵo de mikroondiloj.[2][3]
Randall kunlaboris kun Harry Boot, kaj ili produktis valvon, kiu povis elĵeti pulsojn de mikroonda radioenergio sur ondolongo de 10 cm.[2] Pri la signifo de ilia invento, Profesoro pri milita historio ĉe la Universitato de Viktorio en Brita Kolumbio, David Zimmerman, deklaras: "La magnetrono restas la esenca radiotubo por kurtondaj radiosignaloj de ĉiuj tipoj. Ĝi ne nur ŝanĝis la kurson de la milito permesante al ni disvolvi aerradajn sistemojn, ĝi restas la ŝlosila peco de teknologio, kiu kuŝas en la koro de via mikroonda forno hodiaŭ. La invento de la kavaĵa magnetrono ŝanĝis la mondon."[2]
Randall ankaŭ gvidis la teamon de King's College, Londono, kiu laboris pri la strukturo de DNA. La anstataŭanto de Randall, Profesoro Maurice Wilkins, dividis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino en 1962 kun James Watson kaj Francis Crick de la Laboratorio Cavendish ĉe la Universitato de Kembriĝo pro la determinado de la strukturo de DNA. Liaj aliaj stabanoj inkluzivis Rosalind Franklin, Raymond Gosling, Alex Stokes kaj Herbert Wilson, ĉiuj implikitaj en esplorado pri DNA.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1987) “John Turton Randall. 23 March 1905 – 16 June 1984”, Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society 33, p. 493–535. doi:10.1098/rsbm.1987.0018. 45354172.

- 1 2 3 "Briefcase 'that changed the world'", BBC, 20 October 2017.
- ↑ Key Participants: J. T. Randall – Linus Pauling and the Race for DNA: A Documentary History.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La dokumentoj de Sir John Randall konservitaj ĉe la Churchill Archives Centre

