close
Saltu al enhavo

Kantono Whitman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kantono Whitman (Vaŝingtonio)


kantono de Vaŝingtonio Redakti la valoron en Wikidata vd
Mapo
Mapo de Vaŝingtonio kun kantono Whitman emfazita
Situo en Vaŝingtonio
Situo de Vaŝingtonio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1871
Ŝtato  Usono
Subŝtato              Vaŝingtonio
Ĉefurbo Colfax
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
5 641 km²
5 590 km²
51 km²
Loĝantaro
 - 2020 (censo):
 - Loĝdenso:

47 973 loĝantoj
9 / km²
Horzono: UTC-8, somere UTC-7
(Pacifika tempozono)
Retejo: http://www.whitmancounty.org
Nomita laŭ: Marcus Whitman
Map
vdr

Kantono Whitman (angle: Whitman County) estas kantono (county: subŝtata administra distrikto) situanta en la orienta parto de la subŝtato Vaŝingtonio. Ĝia nomo honoras la memoron de Marcus Whitman, kristana misiisto mortigita (kun lia edzino) en 1847 de membroj de la kajusa indiĝena popolo. La kantono ampleksas entute areon de 5 640 km². El tio, 5 593 km² estas seka tero kaj 47 km² estas akvo. Laŭ la stato de 2020 en la kantono vivis 47 973 loĝantoj, el kiuj proksimume 60% loĝas en la plej granda urbo de la kantono, Pullman. Tio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Spokane, kantono Benewah, kantono Latah, kantono Nez Perce, Kantono Asotin, kantono Garfield, kantono Columbia, kantono Franklin, kantono Adams kaj kantono Lincoln (la kantono oriente limas al la najbara subŝtato Idaho: la kantonoj Benewah, Latah kaj Nez Perce situas tie). La administra sidejo de la kantono estas en Colfax. Pullman estas la hejmo de Vaŝingtonia Ŝtata Universitato kaj de la Inĝenieraj Laboratorioj Schweitzer.

Kantono Whitman formiĝis el parto de Kantono Stevens la 29-an de novembro 1871.

Agrokulturo

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la retejo Heart of Washington, kantono Whitman produktas pli da hordeo, tritiko, sekaj pizoj kaj lentoj ol iu ajn alia kantono en Usono.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La kantono estas parto de Palouse[mankas fonto], vasta kaj onduma stepeca regiono meze de la baseno de la rivero Kolumbio.

Ĉefaj ŝoseoj

[redakti | redakti fonton]

Cense-agnoskitaj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Cense-agnoskitaj komunumoj (censaj lokoj) en la kantono estas Albion, Colfax, Colton, Endicott, Farmington, Garfield, LaCrosse, Lamont, Malden, Oakesdale, Palouse, Pullman, Rosalia, St. John, Tekoa, Uniontown kaj Steptoe.

En tio nur Steptoe estas censa loko kaj nekorporaciiĝinta setlejo, ĉiuj antaŭaj nomoj signas urbojn aŭ urbetojn.

Apudaj kantonoj kun direktoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
(ĉiuj anglalingvaj)