Kolportisto
Aspekto

Kolportisto (aŭ vojaĝanta vendisto) estas (laŭ PIV) migranta etvendisto, t.e. komercisto, kiu tradicie ne restas en vendejo sed iras de loko al loko, historie de vilaĝo al vilaĝo, kun la celo vendi pomalgrande. Nuntempe temas pri persono, kiu iradas de pordo al pordo kun la intenco vendi artiklojn aŭ servojn al la loĝantoj. Dum la 1950-aj jaroj, kiam komenciĝis la rekonstruado post la Dua Mondmilito, novaj produktoj aperis en la merkato. Por atentigi la homojn pri tio, kolportistoj ekiris kun, ekzemple, polvosuĉiloj, penante vendi ilin, demonstrinte ilian funkciadon. La artiklo je tiu momento estis bonega por kolporte vendi ĉar:
- La aĉetanta publiko ankoraŭ estis finance ne tre bonfarta, kaj aĉetojn oni faris pro neceso, ne pro bezono de lukso. Tial rigardi montrofenestrojn estis malpli populara okupo ol pli poste, kaj nova produkto facile povus eskapi el ies atento.
- Ekzistis tradicio de kolportado kaj regula var-liverado. Liverantoj alportis legomojn, lakton kaj aliajn ĉiutagajn necesaĵojn al la frontpordo (ofte ankaŭ al la postpordo), kaj ne estis malkutime, ke inter ili troviĝis alia, nekonata vendisto.
- Oni povis pro la persona kontakto de la vizito demonstri kaj rekomendi la produkton al la ofte hezitema aĉetant(in)o.
En kulturo
[redakti | redakti fonton]- Death of a Traveling Salesman (angle por Morto de vojaĝanta vendisto), la debuta romano de Eudora Welty, publikigita en 1936, kaj poste samnoma (sed ne rilata) teatraĵo de Arthur Miller. La rakonto de Welty sekvas malsanan kaj konfuzitan ŝuvendiston, kiu trovas sin en kampara kabano, kio kondukas al kortuŝa, reveca reflektado pri izoliteco kaj konekto. La teatraĵo de Miller, tamen, estas tragedio pri Willy Loman, maljuniĝanta vendisto konsumita de sia malsukcesa strebado al la Usona Revo, kiu finfine sinmortigas.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Kredu min, Sinjorino!, humura aŭtobiografia romano fare de Cezaro Rossetti