Louis C.K.
Louis C.K. /ˈ l uː i ˌs eɪˈkeɪ /, naskita kiel Louis Székely; la 12-a de septembro 1967 en Vaŝingtono), konata profesie kiel Louis, estas uson- meksika tujkomediisto, aktoro, scenaristo, reĝisoro kaj produktoro.[1] Krom siaj komediaj rutinoj, li estas plej konata pro sia aŭtobiografia televidserio Louie, en kiu li ĉefrolis kaj ankaŭ reĝisoris kaj verkis la scenaron.
Li estas sesfoja gajninto de Premio Emmy ; pro verkado de epizodoj de la serio Louie (2012, 2014), siaj propraj specialaj humuro-programoj (Oh My God : 2012, Live at The Beacon Theatre : 2013, Live at The Comedy Store : 2015), kaj kiel kantverkisto por Chris Rock (The Chris Rock Show : 1999) .
Li estis listigita kiel unu el la 100 Plej Influaj Homoj de Time Magazine en 2012 kaj Rolling Stone vicigis lin kvara en sia listo de 2017 de la 50 plej bonaj tujkomediistoj de ĉiuj tempoj.[2]
Kariero
[redakti | redakti fonton]CK komencis sian karieron en la 1990-aj jaroj verkante por komikistoj inkluzive de David Letterman, Conan O'Brien, Dana Carvey, Chris Rock, kaj Saturday Night Live.[3] Li ankaŭ reĝisoris superrealajn mallongajn filmojn kaj reĝisoris du plenlongajn filmojn: en:Tomorrow Night (1998) kaj en:Pootie Tang (2001). En 2001, CK publikigis sian debutan komedian albumon, Live in Houston, rekte per sia retejo kaj fariĝis inter la unuaj artistoj, kiuj ofertis rekte al ŝatantoj vendon de biletoj por siaj spektakloj.[4] Li fariĝis produktiva publikigante naŭ komediajn albumojn, ofte reĝisoris kaj redaktis ankaŭ siajn specialaĵojn.[5] Ĉi tiuj specialaĵoj inkluzivas Shameless (2007), en:Chewed Up (2008), Hilarious (2010), kaj Oh My God (2013).
Li akiris eminentecon kaj vastan agnoskon pro sia duon-aŭtobiografia komedi-drama serio Louie (2010–2015) por FX, kiun li kreis, reĝisoris kaj ĉefrolis. La serio ricevis multajn laŭdojn, kaj CK gajnis du premioj Emmy. En 2016, li kreis kaj ĉefrolis en sia memfinancita retserio en:Horace and Pete, kaj kunkreis la seriojn Baskets kaj en:Better Things por FX. En filmo, li aktoris en en:American Hustle (2013), en:Blue Jasmine (2013), Trumbo (2015), kaj en:The Secret Life of Pets (2016).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Louis C.K.'s Crabby, Epic Love Letter to NYC: "Everyone's Dealing with the Same S— … Elbow to Elbow"", The Hollywood Reporter, April 8, 2015.
- ↑ Lais Jr., C.J. (August 18, 2006). "Louis C.K.: Home is where the angst is". The Times Union (Albany, New York). p. D1.
- ↑ C.K. and 'SNL': Louie's 19-Year Backstory with the NBC Sketch Show (October 22, 2012). Alirita April 5, 2020 .
- ↑ (May 9, 2014) “Watch Louis C.K. Chat for Half an Hour About Comedy, Parenting, and Failure”, Slate. Alirita May 26, 2014..
- ↑ Lais Jr., C.J. (August 18, 2006). "Louis C.K.: Home is where the angst is". The Times Union (Albany, New York). p. D1.

