Magomet Isajev
| Magomet Isajev | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de marto 1928 en Lesken |
| Morto | 21-an de junio 2011 (83-jaraĝa) en Moskvo |
| Lingvoj | Esperanto • rusa |
| Ŝtataneco | Soveta Unio Rusio |
| Alma mater | Faculty of Oriental Studies of the St. Petersburg University (en) |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1956–) lingvisto esperantologo |

Magomet (foje ankaŭ Mahomet) Izmajloviĉ Isajev [elp. isajef] (ruse Магомет Измайлович Исаев; osete Isati Izmaili furt Mæxæmæt; naskiĝis la 5-an de marto 1928 en Lesken, Nord-Oseta ASSR, RSFSR, Sovetunio, mortis la 20-an de junio 2011 en Moskvo, Rusio) estis sovetia kaj rusia esperantisto, profesoro pri lingvistiko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis la 5-an de marto 1928 en Lesken al oseta patrino kaj laka patro.
Scienca agado
[redakti | redakti fonton]Li estis iranologo kaj sociolingvisto kaj esploristo pri la digora dialekto de la oseta lingvo, aŭtoro de multaj libroj pri tiuj fakoj. Li estis membro de la Rusia Akademio de Naturaj Sciencoj.
En 1951 Magomet Isaev finis Leningradan Ŝtatan Universitaton (nun: Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato) instruis en la Moskva Ŝtata Universitato, la Moskva Ŝtata Lingva Universitato, Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj.
Kiel iranisto, Magomet Isaev multe kontribuis al la esplorado de la digora dialekto de la oseta lingvo. Kiel sociolingvisto, li multe laboris pri esploroj de la lingva situacio en la multlingva Sovetunio.
Esperanto-agado
[redakti | redakti fonton]Li esperantistiĝis en 1956. Li gvidis interlingvistikan grupon en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo. De 1979 ĝis 1989 li estis (la unua kaj la lasta) prezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Li estis kunaŭtoro de Esperanto-lernolibro kaj aŭtoro de informa libro pri Esperanto. Krome li estis redaktoro de du interlingvistikaj artikolaroj. Li estis scienca gvidanto de doktorigaj interlingvistikaj disertacioj de Dina Lukjanec kaj Boris Kolker.
| Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- E. A. Bokarev i interlingvistika; Problema iskusstvennogo jazyka meĵdunarodnogo obŝĉenija (1976)
- Problemy interlingvistiki (1976)
- Pri la lingvo de l' estonteco (1977) - On The Language of the Future
- Язык Эсперанто (Lingvo Esperanto) (1981)
- Учебник языка Эсперанто (Lernolibro de lingvo Esperanto) (1984, kun Z. V. Semjonova)
- Pri bazaj metodologiaj problemoj de interlingvistiko (1986)
- (ru) Проблема искусственного вспомогательного языка / Problemy meĵdudnarodnogo vspomogatel'nogo jazyka / La problemo de artefarita helplingvo (1991), lingvistika libro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dankletero de la Rusia Registaro al Isajev pro lia granda kontribuo al disvolvigo de filologia scienco (2003)[rompita ligilo]
- Problemy interlingvistiki lingvistika libro (Red. Isajev) en la rusa en la katalogo de UEA
- Problemy meždunarodnogo vspomogatel'nogo jazyka lingvistika libro (red. Isaev) en la rusa en la katalogo de UEA
- Referaĵo de disertacio de Boris Kolker
- On the Language of the Future (Pri la lingvo de l' estonteco)
| Trovu « Magomet Isajev » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |

