Martin Vahl
| Martin Vahl | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Martin Henrichsen Vahl | |||||
| Naskiĝo | 10-an de oktobro 1749 en Bergen | ||||
| Morto | 24-an de decembro 1804 (55-jaraĝa) en Kopenhago | ||||
| Tombo | Asista Tombejo de Kopenhago | ||||
| Lingvoj | norvega • dana • sveda vd | ||||
| Ŝtataneco | Norvegio | ||||
| Alma mater | Universitato de Upsalo Universitato de Kopenhago Bergen Cathedral School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Johan Vahl (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | botanikisto fungosciencisto iĥtiologo natursciencisto botanika kolektisto universitata instruisto zoologo pedagogo filikisto briofitologo scienca kolektisto | ||||
| Laborkampo | zoologio vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Martin Henrichsen VAHL (10a de Oktobro 1749 – 24a de Decembro 1804) estis dan-norvega botanikisto, herbisto kaj zoologo.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Martin Vahl naskiĝis en Bergen, Norvegio kaj studis en la Bergena Katedrala Lernejo. Li studis botaniko ĉe la Universitato de Kopenhago kaj en la Upsala Universitato kun Carl Linnaeus. Li eldonis Flora Danica fasc. XVI-XXI (1787–1799), Symbolæ Botanicæ I-III (1790–1794), Eclogæ Americanæ I-IV (1796–1807) kaj Enumeratio Plantarum I-II (1804–1805). Li prelegis en la Botanika Ĝardeno de la Universitato de Kopenhago el 1779 ĝis 1782.
Vahl faris plurajn esplorvojaĝojn en Eŭropon kaj Nordafrikon inter 1783 kaj 1788. Li fariĝis profesoro ĉe la Societo por Naturhistorio ĉe la Universitato de Kopenhago en 1786 kaj estis plena profesoro pri botaniko de 1801 ĝis sia morto. En 1792, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. Li mortis en Kopenhago, Danio, en la aĝo de 55 jaroj. Ankaŭ lia filo Jens Vahl fariĝis botanikisto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Per M. Jørgensen (1999) Martin Vahl (1749-1804) – den første norske botanikkprofessor. Blyttia Norsk Botanisk Forenings Tidsskrift, volume 57, page 53. Alirita 1a de Januaro, 2017 .
Aliaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- Christensen, Carl (1932) Martin Vahl, pp. 85–88 en: Meisen, V. Prominent Danish Scientists through the Ages. University Library of Copenhagen 450th Anniversary. Levin & Munksgaard, Copenhagen.

