Portlando (Oregono)
| Portland alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en usona subŝtato Oregono. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Portland (apartigilo). |
| Portlando (angle Portland) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| urbo en Oregono kantona sidejo urbego | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Subŝtato | |||||
| Kantono | Volusia | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Keith Wilson | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 652 503 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 736 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 45° 31′ N, 122° 41′ U (mapo)45.515-122.67916666667Koordinatoj: 45° 31′ N, 122° 41′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 152 m [+] | ||||
| Areo | 375,81 km² | ||||
| Horzono | UTK-8 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Portlando[1][2][3] (angle Portland) estas la plej granda urbo en la usona subŝtato Oregono kaj ĉefurbo de la Kantono Multnomah. Portland ekzistas sur ambaŭ flankoj de la rivero Willamette, sude de la loko kie ĝi konektas kun la rivero Columbia. Portland estas la 2-a plej granda urbo en la Pacifiko-Nordokcidenta regiono de Usono; nur Seatlo estas pli granda en la regiono.
Je julio 2005, la loĝantaron oni taksis je 556 370, 3 % pli ol la kvanto 529 121 je la kalkulado de aprilo 2000. La loĝantaro de ĝia aglomeraĵo estas proksimume 2 milionoj (la 24-a plej granda en Usono). Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 652 503 loĝantoj sur areo de 375,81 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 1 736 loĝantoj/km².
La kromnomo de Portland estas "La Urbo de Rozoj" (angle: The City of Roses) aŭ "La Roz-urbo" ("The Rose City"). La klimato estas ideala por kreski rozojn, kaj la urbo havas multajn roz-ĝardenojn, inkluzivante ĝian plej faman, la Internacian Roz-Testan Ĝardenon (International Rose Test Garden) en la Parko Washington.
Historio
[redakti | redakti fonton]William Overton kaj Asa Lovejoy, migrantoj de la usona orienta marbordo, fondis la urbon je 1843. Overton vendis unu duonon de sia 640-akra (2.6 kvadrat-kilometra) sito de Lovejoy por 25 centojn, kaj poste vendis sian parton al Francis Pettygrove. Ambaŭ Pettygrove kaj Lovejoy volis nomigi la urbon laŭ siajn proprajn hejmurbojn: Pettygrove por Portland, Majno; Lovejoy por Boston, Masaĉuseco. Ili konsentis decidi la aferon per ĵeti moneron. Pettygrove venkis, kaj la urbo nomiĝis Portland.
Geografio kaj klimato
[redakti | redakti fonton]La aglomeraĵo de Portland lokiĝas en la valo Willamette, en la norda parto de Oregono (inkluzivante la kantonoj Multnomah, Washington, kaj Clackamas), kaj la suda parto de Vaŝingtonio (la kantono Clark). La rivero Columbia formas la bordon inter Oregon kaj Vaŝingtonio.
Ĝia klimato estas temperata. Inter 1 000 kaj 1 125 mm de pluvo falas en unu jaro. 80% de la ĉiujara pluvo okazas inter novembro kaj aprilo. Dum la somero la klimato estas plej bela kaj seka. Malofte neĝas en Portland.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Portlando havas multampleksan sistemon de publika transporto. En 2008, 12,6 % de ĉiuj veturoj en Portlando estis en publika transporto.[4]
TriMet funkciigas la plimulton de la busservo kaj la tramsistemo, MAX (angle: Metropolitan Area Express). La MAX malfermiĝis en 1986 kaj nuntempe havas kvin liniojn, inkluzive de la plej nova, la Oranĝa Linio. TriMet ankaŭ funkciigas la WES Navetantan Fervojon ("WES Commuter Rail") ekde februaro 2009, kiu ligas Beaverton kaj Wilsonville.
La Urbo Portlando posedas la Portlandan Tramon ("Portland Streetcar"), kiu servas du vojojn en la urbocentro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Portland Trail Blazers
- En Portlando mortis Zoltán Sztáray.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]La urbo gastigis la Universalan Kongreson en 1972, krom landajn kongresojn de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) en 1965 kaj 1984.
Nune, la ĉefa Esperanta organizo en Portlando estas la Esperanto-Societo de Portlando.
La 22-an ĝis 24-an de aŭgusto 2025, okazis la 44-a ĉiujara Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) en Portlando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto "Portlando" en PIV, eldono de 2020, ankaŭ en la reta eldono, kaj same jam en la unua, nur presita eldono de 1970, p. 852.
- ↑ Tamen Reta Vortaro ne indikas la kapvorton, kaj plej multaj aliaj vortaroj ankaŭ ne
- ↑ Kaj ankaŭ la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, esperantigas multajn urbojn, sed nomas la urbon Portland en la vastaj ambaŭ du-paĝaj mapoj 31 kaj 33 nacilingve kaj ne esperantigite.
- ↑ Means of Transportation to Work by Selected Characteristics: 2006 American Community Survey. U.S. Census Bureau. Alirita 2013-01-11 .




