close
Saltu al enhavo

Portretpentrarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portretpentrarto
Leonardo da Vinci: La Gioconda, 1503-06, olepentraĵo sur tolo, 77 × 53 cm, Muzeo Luvro, Parizo. Eble la plej fama portreto en la tuta mondo.
Leonardo da Vinci: La Gioconda, 1503-06,
olepentraĵo sur tolo, 77 × 53 cm,
Muzeo Luvro, Parizo.
Eble la plej fama portreto en la tuta mondo.
ĝenro de pentraĵo Redakti la valoron en Wikidata
pentraĵo de persono
Agareo

pentrado

Agokampo portreto
vdr

Portretpentrarto estas ĝenro ene de la pentrarto, en kiu oni klopodas reprezenti la vidan ŝajnon de la celita subjekto, partikulare kiam la portretito estas homa estaĵo, kvankam estas reprezenteblaj ankaŭ animaloj kaj fikciaj estaĵoj. La portretistoj laboras plej ofte laŭ komisio, ĉu de privatuloj ĉu de publikaj instancoj, aŭ inspirite de admirado kaj aprezo al la protagonisto. Ofte temas pri dokumentoj de familio aŭ de ŝtato, same kiel memoroj de la portretita persono. Kiam la artisto portretas sin mem temas pri memportreto.

Historie, oni reprezentis ĉefe riĉulojn kaj povulojn. Sed poste, disvastiĝis inter la meza klaso la kutimon komisii portretojn de familianoj kaj kolegoj. Ankoraŭ pluas nuntempe la portretpentrarto kiel mendo de registaroj, korporacioj, asocioj aŭ unuopuloj; plej ofte tiuj komisioj estas ricevitaj (kaj eĉ arde proponitaj) de jam famkonataj portretistoj. Tiel foje okazis renverso de la gravo inter portretisto kaj portretito.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]