Rosario Weiss Zorrilla
| Rosario Weiss Zorrilla | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Memportreto | |||||
| Persona informo | |||||
| María del Rosario Weiss Zorrilla | |||||
| Naskiĝo | 2-an de oktobro 1814 en Madrido | ||||
| Morto | 31-an de julio 1843 (28-jaraĝa) en Madrido | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | testa infekta malsano | ||||
| Lingvoj | hispana vd | ||||
| Ŝtataneco | Hispanio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Isidoro Weiss Alonso (en) | ||||
| Patrino | Leocadia Zorrilla (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | pentristo desegnisto presgravuristo | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
María del Rosario WEISS Zorrilla (Madrido, 2-a de oktobro 1814 - Madrido, 31a de julio 1843) estis hispana pentristino, lernantino kaj baptadoptita de Francisco de Goya, kun kiu kunvivis la lastajn jarojn de sia vivo la aragona pentristo. Pri ŝia arta talento atestas 77 desegnoj konservitaj en la Hispanic Society dekomence atribuitaj al Goya, pri kiuj en 1956 José López-Rey pruvis, ke ili estas de Rosario. aliaj fakuloj konfirmis tiun malkovron.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Estis registroj, ke Goya dum la kreado de la Nigraj Pentraĵoj en la Quinta del Sordo, inicis Rosario-n en desegnado, kiam ŝi estis nur 7-jaraĝa. Estante 11-jaraĝa, jam en Bordozo, Goya instalis ŝin kiel lernantino de iu Vernet fabrikisto de pentropaperoj. En 1827 Goya kondukis Rosario-n ĉe la pentristo Antoine Lacour kiu estis malferminta lernejon en Bordozo.
Post la morto de Goya la 16an de aprilo 1828, kaj ricevinte la familio Weiss Zorrilla malmultan heredon —ĉar la patrino Leocadia kaj Javier, la filo de la pentristo, reciproke malamis sin—, ili revenis al Hispanio en junio 1833, danke al forpardono al opoziciantoj de Ferdinando la 7-a. En Madrido, patrino kaj filino vivtenis sin pere de kopioj kiujn Rosario faris en la Reĝa Muzeo de Pentrarto kaj Skulptarto, nuna Muzeo Prado, de verkoj de Murillo, Vicente López kaj aliaj (ĉar ili estis ricevintaj nur mil frankojn el Javier, la nura filo heredanto de Goya.

Poste ŝi faris kopiojn en la Akademio de Sankta Ferdinando laŭ mendoj de privatuloj kaj de la restaŭristo Serafín García de la Huerta, kelkaj el kiuj eble estis venditaj kiel originaloj fare de tiu restaŭristo. Rosario, siaflanke pluigis karieron, ekzemple partoprenante en ekspozicioj de la Liceo Artístico y Literario.
Ŝi plibonigis sian situacion en junio 1840 kiam ŝi estis nomumita membro de la Akademio de Sankta Ferdinando kaj, en 1842, instruistino de desegno de la infantinoj Isabel (estonta Isabel la 2-a) kaj Luisa Fernanda, ricevinte salajron de ok mil realoj. Tiu dungo devenis de la liberalaj amikoj de ŝia frato, Guillermo Weiss —post la nomumo de la generalo Espartero kiel regento kaj de Agustín Argüelles kiel tutoro de la estonta reĝino—, kaj tute ne de la flanko de la iamaj amikoj de Goya (kiel la bankisto Joaquín María Ferrer aŭ la markizino de Santa Cruz).
Estas diversaj teorioj pri ŝia frua morto estante nur 28-jaraĝa. Kelkaj el ili aludas al iu krizo suferita, elirante de la Reĝa Palaco kiel instruistino, kiam ŝi trafis popolan insurekcion sekvatage de la falo de la generalo Espartero kiel regento.
Galerio
[redakti | redakti fonton]- Kolonoskizo (ĉ. 1820-1843).
- Alegorio de la Atento (1842).
- Kavaliro (ĉ. 1820-1843).
- Skizo de kardo (ĉ. 1840)
- Skizo de arbo
- Portreto de ŝia frato Guillermo (1840)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Álvarez Lopera, Manuel (2003). «Goya y lo goyesco». En Fundación Lázaro Galdiano, eld. Rosario Weiss. Vida y obra. Madrid.
- Gómez de la Serna, Gaspar (1969). Goya y su España. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 9788420611853.
- Hughes, Robert (2004). Goya. Barcelona: Círculo de Lectores. ISBN 846720821X.
- Lafond, Paul (1907, febrero). Gazette de Beaux Arts, eld. Les dernières années de Goya en France. París.
- Sánchez Díez, Carlos. Dibujos de Rosario Weiss (1814-1843). Biblioteca Nacional de España, Centro de Estudios Europa Hispánica y Museo Lázaro Galdiano. Madrid, 2018
- Seseña, Natacha (2004). «XI». Goya y las mujeres. Madrid: Taurus. pp. 250-58. ISBN 843060507X.

